La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
|
Vidu ankaŭ (ĉiuj lingvoj): ek
|
|
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
|
- /ek/ antaŭ vokaloj k la plejparto da konsonantoj, kaj /eg/ antaŭ /b d ĝ g z ĵ/[1]
| Signifoj |
- [I] aspekta antaŭsilabo signifanta, ke la procezo komenciĝas subite kaj precize je preciza momento
- [1] kun ebla plua daŭro (komenca aspekto): ekdormi, ekdroni; subite ni ekvidis la maron; eksonis la sonoriloj; se homo ekaŭdas ion konatan [2]; kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed ni trompiĝis[3]; ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume[4]; ekde (komencante tuj post) tiu dato.
| Rimarkoj |
En tiu senco la antaŭsilabo ek (komenciĝo de procezo) ludas ĉe la statverboj la saman rolon, kiel la postsilabo iĝ (veno en staton): eksidi aŭ sidiĝi, ekstari aŭ stariĝi, ekkuŝi aŭ kuŝiĝi.
- [2] sen plua daŭro (momenta aspekto): ekkrii[5]; mi eksaltis de surprizo[6]; du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo[7].
| Rimarkoj |
En tiu senco la antaŭfiksaĵo ek-, same kiel ĝia kontraŭo -ad, estas uzata kiel konjugacia alfiksaĵo, por precizigi la sencon de la perfektivo: ĝi prezentas la agon kiel simplan kaj nedaŭran temperon, kaj tradukas la francan „simplan pasinton“ kaj la grekan „aoriston“: tio ĉi ekenuigis la virinon; ŝi ekbrulis per envio; la vento ekŝancelis la akvon.
- [II] Memstare uzata morfemo kun la senco 1.
- el la greka εκ- (ἐκ-) 'el-', de prepozicio εκ (ἐκ) 'el'. En la greka, la prepozicio εκ estis antaŭmetata al derivaĵoj, same kiel el en Esperanto, por indiki ke io estas ĝis fino eluzata. Tia uzo ofte donis al la vorto perfektivan sencon.
| Derivaĵoj |
- ek Interj., signifanta «ni komencu!, ni iru!»: ek al la batalo!.
- eke de = ekde
- eki (netransitiva)
- ekigi (transitiva)
| Vortfaradoj kaj vortgrupigadoj |
- ekami
- ekbrilo
- ekkrii, ekkrio
- ekvidi
| Kontraŭvortoj |
- -adi
| Vidu ankaŭ |
- Dosiero:Revo.png ek-
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "ek".
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "ek"
- La Simpla Vortaro, „ek“.
- E. Grosjean-Maupin, Plena Vortaro de Esperanto, SAT, Parizo, 1934.