Izsák Abrahamides
Izsák Abrahamides | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1557 en Horhát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 3-an de februaro 1621 en Bajmóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | verkisto luterana pastoro |
Izsák Abrahamides [iĵAk], slovake Izák Abrahamides, laŭ hungarlingve kutima nomordo Abrahamides Izsák estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto, eminenta reprezentanto de la slovaka reforma movado. Liaj pseŭdonimoj estis Hrochotius, Hrochotský kaj Abrahamffy.
Izsák Abrahamides[1] naskiĝis en 1557 en Horhát (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Hrochoť en Slovakio), li mortis la 3-an de februaro 1621 en Bajmóc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Bojnice en Slovakio) (pri la datenoj ne estas konsento inter la fontoj).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Izsák Abrahamides apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li frekventis tre bonajn lernejojn en Supra Hungarujo, poste li akiris magistron en universitato de Prago, pli poste li studis en Lepsiko. Li estis familia edukisto en Vieno kelkajn jarojn, poste lernejestro en Zólyom, pli poste notario en alia urbo, fine li estis pastro de Horhát, ja li pastriĝis en 1595 en Wittenberg. En Bajmóc li estis altrangigita preposto. En 1610 li estis elektita en sinodo unu el la unuaj tri slovakaj superintendantoj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Preklad Lutherovho Katechismu (tradukaĵo, 1612)
- Oratio Exequialis. Illustrissimo p. m. Comiti ac Domino, D. Georgio Thurzoni… (1617)
- manuskriptoj
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine