Saltu al enhavo

Piŝtokruĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Piŝtokruĉo

Piŝtokruĉo estas ilo por infuzi (nome kuiri) kafonteon. Ĝi konsistas el ujo tra kiu moviĝas piŝto sub kiu kuŝas la teherbo aŭ kafopolvo. Sur ĝi oni enverŝas varman akvon. Post premo per la piŝto la akvo iĝas ĉu kafo ĉu teo.

Probable ĝi estis inventata en Francio dum la 1850-aj jaroj, sed estis patentata la unua de la itala Attilio Calimani en 1929, kiu plibonigis la dezajnon en venontaj jaroj, kaj poste same faris alia italo, Faliero Bondanini.[1]

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. (angle)History of the Cafetière de James Grierson Gallacoffee.co.uk Konsultita la 23-12-2009 [1] (Historio de la franca kafkruĉo)