Revillarruz
Revillarruz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09620 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 611 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 36 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 14′ N, 3° 39′ U (mapo)42.231666666667-3.6513888888889Koordinatoj: 42° 14′ N, 3° 39′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 908 m [+] | ||
Areo | 17 km² (1 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Revillarruz [+] | |||
Revillarruz [rebiljaRUZ] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. Ĝi enhavas la loĝlokojn Humienta kaj Olmosalbos.
Geografio
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 564 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 16 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Olmosalbos formis parton de la Jurisdicción de Saldañuela en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la turo de Olmosalbos.