Saltu al enhavo

Víctor Alba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:59, 14 jul. 2024 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Víctor Alba
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1916 (1916-01-19)
en Barcelono
Morto 10-an de marto 2003 (2003-03-10) (87-jaraĝa)
en Sitges
Lingvoj hispanakatalunafranca vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Barcelono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio POUM Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
historiisto
ĵurnalisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Víctor Alba, pseŭdonimo de Pere Pagès i Elies (Barcelono, 19a de januaro 1916 - Sant Pere de Ribes, Provinco Barcelono, 10a de marto 2003) estis hispan-kataluna verkisto, ĵurnalisto, politikisto (komunisto kontraŭstalinista), kaj universitata profesoro.

Biografio

Li devenis de klera familio, nevo de karikaturisto Feliu Elias kaj onklo de intelektuloj Georgina Regàs, Xavier Regàs i Pagès, Oriol Regàs kaj Rosa Regàs. Li ekstudis juron en la Universitato de Barcelono. Tre juna li ekaktivis en politika ĵurnalismo. Aliĝinta al la maldekstra partio Bloque Obrero y Campesino (BOC), li venis al la Partido Obrero de Unificación Marxista (POUM) kiam la BOC konverĝis en tiu. Durante la Hispana Enlanda Milito, Víctor Alba estis la direktoro de La Batalla, organo de POUM. Dum la milito li ekkonis George Orwell. Post la Majaj Tagoj de Barcelono, en kiuj li partoprenis, tranĉee en la teatro Poliorama, estis arestita kun la ceteraj partiestroj, sed finfine li estis senkulpigita fare de la respublik-komunistaj aŭtoritatoj. Post la militfino, li estis enkarcerigita fare de la frankistaj aŭtoritatoj dum ses jaroj, unue en Alicante kaj, post naŭ monatoj de libero, en la karcero Modelo de Barcelono. Dume li verkis romanon protagonistigita de iu "Víctor Alba", kiu estis la pseŭdonimo kiun li adoptis ekde tiam.