Volto
Aspekto
Volto (simbolo: V) estas mezurunuo de elektra tensio, alinome potenciala diferenco, aŭ de elektromova forto. Ĝi estas la tensio-unuo de la Sistemo Internacia de Unuoj. Oni nomis ĝin omaĝe al la itala fizikisto Alessandro Volta (1745–1827), kiu inventis la unuan modernan pilon, kiu tranformas kemian energion en elektran.
Difino
Unu volto estas la potenciala diferenco (tensio) inter la du finoj de tia konduktilo, en kiu unu ampero da elektra kurento produktas povumon de unu vato. Tial, oni povas prezenti volton per jena ekvacio de bazaj SI-unuoj: V = m2·kg·s-3·A, kio ankaŭ egalas al unu ĵulo da energio por unu kulombo da elektra ŝargo.