Atakama-Dezerto
Atakama-Dezerto | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
dezerto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | |||
Lando | Ĉilio | ||
Supermara alteco | 2 657 m [+] | ||
Koordinatoj | 24° 30′ 0″ S, 69° 15′ 0″ U (mapo)-24.5-69.25Koordinatoj: 24° 30′ 0″ S, 69° 15′ 0″ U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 105 000 km² (10 500 000 ha) [+] | ||
Areo | 105 000 km² (10 500 000 ha) [+] | ||
Atakama-Dezerto | |||
Vikimedia Komunejo: Atacama Desert [+] | |||
Atakama-Dezerto (hispane Desierto de Atacama) aŭ Atakamo (hispane Atacama) estas la plej malnova kaj plej seka dezerto de la mondo. Ĝi situas en norda Ĉilio.
Tamen ĝi ankaŭ estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Kune kun Seĉura-Dezerto, Atakama-Dezerto konstituas la tutmondaj 200-regionon "atakama kaj seĉura dezertoj".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Oni esploris la sedimentaĵojn de la dezerto kaj evidentiĝis, ke la dezerto aĝas 20 milionojn kaj en kelkaj lokoj de la dezerto, ne pluvis de 120 000 jaroj.
La sola ebleco por precipitaĵo estas la nebulo. La oazo-loĝantoj de la dezerto eluzas tion kaj kaptas la humidecon de la aero per nebul-kaptilo, tiel ili povas eĉ akvumi plantojn meze de la dezerto. La nebulkaptilo estas dense plektita retaro, kiun oni starigas vertikale ĉe lokoj de nebula estiĝo, sub kiu oni establas kanalon kaj forkondukas ĝin al la oazo. Per tiu tekniko, la loĝantoj de vilaĝo Ĉungungo povas kolekti 10.000 litrojn da akvo, kiu sufiĉas ne nur por akvumado sed por sinpurigado, manĝado. Antaŭe kamiono liveris la akvon al la loĝantaro.
La ĉirkaŭaj 6.000-metraj montopintoj estas senneĝaj, sengleĉeraj.
La dezerto estas riĉa je natria nitrato kaj ruĝa kupro, kelkloke eĉ arĝento. Pro tiu lasta, okazis bataloj en la 19-a jarcento.
NASA uzis la dezerton por elprovi marsajn esplorveturilojn.
Geografiaj elementoj
[redakti | redakti fonton]Llullaillaco aŭ Jujajjako estas dormanta stratovulkano ĉe la limo de Argentino (Salta Provinco) kaj Ĉilio. Ĝi kuŝas en la Puna de Atacama, nome regiono de tre altaj vulkanaj pintoj sur alta altebenaĵo ĉe la Atakama Dezerto, unu el la plej sekaj lokoj en la mondo. Ĝi estas la dua plej alta aktiva vulkano en la mondo post Ojos del Salado.
La Escondida (Kaŝita) estas kupro-mino en la Atakama Dezerto. La kuŝejo Escondida estas unu el aro de porfirkupraj minoj en longa areo ĉirkaŭ 18 km nord-suda kaj 3 km orient-okcidenta kaj estas asocia kun la 600 km longa sistemo de Okcidenta Fendo (Falla Oeste), kiu siavice asocias kun plej el ĉefaj ĉiliaj porfirkuŝejoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Dezerto de Atakamo
-
Dezerto de Atakamo
-
Lamoj en la dezerto de Atakamo
-
La regiono San-Pedro de Atakama, rozkolora flamengo ĉe la Salar de Atacama (Salejo de Atakama) (3200 m altitudo)
-
Mumio trovita en la dezerto de Atakamo
-
Situo de la dezertoj kaj kserofitaroj en la mondo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT1303 : Atakama-Dezerto (WWF)
- angle Atakama-Dezerto (WWF-Wildworld)
- angle Atakama-Dezerto (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Atakama-Dezerto (The Encyclopedia of Earth)
- angle Atakama-Dezerto (Globalspecies) Arkivigite je 2013-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Atacama desert
- angle Tutmondaj 200; numero 133 : Atakama kaj seĉura dezertoj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Raporto de revuo National Geographic pri Atakamo
- angle Aŭtonoma Roboto Trovas Vivon en Atakama-Dezerto
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NT1303 Atakama-Dezerto | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj | Kolombio, Venezuelo |
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura-Dezerto | Argentino, Peruo |
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro | Meksiko |
|