Gonur Tepe
Gonur Tepe | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 38° 11′ 27″ N, 62° 2′ 3″ O (mapo)38.190762.0343Koordinatoj: 38° 11′ 27″ N, 62° 2′ 3″ O (mapo) | |
Gonur Tepe | ||
Vikimedia Komunejo: Gonur Tepe [+] | ||
Gonur Tepe estas arkeologia loko sur ĉirkaŭ 55 hektaroj en Turkmenio, kiu estis loĝata de hind-iranaj popoloj ĝis iam en la 2-a jarmilo a.K., ekde 2500 a.K. Ĝi situas proksimume 60 km norde de Mary (Turkmenio) (la ĉefurbo de Provinco Mary).
La loko estis malkovrita de la greka-rusa arkeologo Viktor Sarianidi[1]. Sarianidi malkovris palacon kaj la fortikigitan adoban areon, kaj templojn kun fajro-altaroj, kiun li opinias dediĉitaj al la zaratuŝtrisma religio. Li ankaŭ trovis ion, kio ŝajnas esti la kaldrono por la rita trinkaĵo soma, kiu estas menciita en la rigvedo kaj ankaŭ en la avesto kiel haoma. Sarianidi atestas, ke li ankaŭ trovis telerojn kun postsignoj de mariĥuano, papavo kaj efedrino. Laŭ Sarianidi, tiu malkovro plifortigas la teorion ke tiuj estis la ingrediencoj de soma.
La norda parto de la kompleksa havis centran citadelo-similan strukturon de ĉirkaŭ 100m sur 180 m. La suda komplekso estas proksimume 1,5 hektarojn granda. La loko estis plej verŝajne forlasita post kiam la rivero murgab ŝanĝis la fluejon al la okcidento. Gonur estas inter la plej grandaj ruinoj en la Murgab-flueja regiono; pli ol 150 antikvaj setlejoj trovitaj tie, dateblas al la frua bronzepoko (2500-1700 a.K.).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (franca) "Soviétistan, un voyage en Asie centrale" (Sovetejo, vojaĝo en centra Azio), Erika Fatland (tradukita el la norvega fare de Alex Fouillet, Gaïa, 512 paĝoj, 2016. Alillingvaj eldonrajtoj por Sovetejo-vojaĝo en centra Azio : Danio (Informations Forlag), Estonio (Tänapäev), Finnlando (Siltala Publishers), Francio (Gaïa Editions), Germanio (Suhrkamp Verlag), Barato (hindia kaj bengala lingvoj, Sampark), Italio (Marsilio), Nederlando (De Geus), Pollando (Foksal), Rusio (Ripol Classic Publishing Group), Svedio (Leopard Förlag)