Dese
Aspekto
Dese (Dessie) | |
amhare: ደሴ | |
urbo | |
Panoramo de Dese
| |
Lando | Etiopio |
---|---|
Regiono | Amharo |
Montaro | Etiopaj Altaĵoj |
Supermara alteco | 2 370 m s. m. |
Koordinatoj | 11° 8′ N 39° 38′ O / 11.133 °N, 39.633 °O (mapo) |
Areo | 15,08 km² (1 508 ha) |
Loĝantaro | 169 104 (julio 2006) |
Situo de Dese en Etiopio
| |
Vikimedia Komunejo: Dessie | |
Dese (ankaŭ latinliterigata Dessie, amhare ደሴ) estas urbo de Etiopio.
Laŭ la stato de la censo de oktobro 1994 ĝi havis 97 314 loĝantojn, kaj laŭ takso de la nacia statistika agentejo en julio 2006 havis 169 104 (ne kalkuliĝas la antaŭurba zono). Laŭ la informoj de la nacia statistika agentejo [1] kaj la vikipedia listo pri grandaj urboj de Afriko temas pri unu el sume 11 etiopiaj urbegoj de pli ol 100 000 loĝantoj.
Dese apartenas al la etiopia regiono Amharo. La urbo situas en la norda centro de la lando, proksimume 400 kilometrojn norde de Adis-Abebo. Ĝi troveblas ĉe la nordorienta rando de Etiopaj Altaĵoj en alteco de 2370 metroj super la marnivelo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Centra statistika agentejo de Etiopio: nombroj de loĝantoj en ĉiuj urboj de Etiopio (angle). Arkivita el la originalo je 2007-11-24. Alirita 2012-01-04.