Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya | |||||
registara organizaĵo • fervoja operacia firmao • firmao de administrado de fervoja infrastrukturo vd | |||||
Dum | 5-a de septembro 1979 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | Ferrocarrils de Catalunya | ||||
Jura formo | publika entrepreno | ||||
Ĉefestro(j) | Carles Ruiz Novella vd | ||||
Sidejo | Barcelono | ||||
Lando | Hispanio | ||||
Dungitoj | 1 813 (stato: 2021) | ||||
Agokampo | Linio Barcelona-Vallès • Linio 7 de la metroo de Barcelono • Linio Llobregat-Anoia • Ferrocarril Turístic de l'Alt Llobregat • Lleida–La Pobla Line • Vall de Núria • La Molina • Dentorela trajno de Montserrat | ||||
Posedata de | Generalitato de Katalunio vd | ||||
Posedataj kompanioj | Dentorela trajno de Montserrat • Plaça Molina • Dentorela fervojo de Vall de Núria • Sant Gervasi • El Putxet • Les Tres Torres • Telfero de Montserrat • Pàdua • Gràcia • Muntaner • La Bonanova • Sarrià • Reina Elisenda • Avinguda Tibidabo • Funikularo de Santa Cova • Funikularo de Sant Joan • Funikularo de Gelida • La Floresta station • Baixador de Vallvidrera station • Bellaterra station • Les Planes station • Peu del Funicular station • Autonomous University railway station • Estació de Sant Joan • Volpelleres station • Diagonal-Provença vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Ferrocarrils de la Generalitat de Catalunya (FGC) (Fervojoj de la Ĝeneralitato de Katalunio) nome kompanio de fervojoj posedaĵo de la Generalitato de Katalunio, kiu funkcias ĉe kelkaj nesinsekvaj linioj en Katalunio (Hispanio). Totale la kompanio funkcias je 140 km de mallarĝa vojo (1 000 mm) kaj je 42 km de normala vojo (1 435 mm) en la Provinco de Barcelono kaj je 89 km de larĝa vojo (aŭ iberia larĝo, 1 668 mm) en la Provinco de Ilerdo kaj la Pireneoj, du dentorelaj fervojoj kaj kelkaj funikularoj.
Historie la malsama vojolarĝo kompare kun la resto de la iberiaj fervojoj respondis al la neceso de la kataluna burĝaro eksporti siajn produktojn eksterlande, dum la diversaj hispanaj registaroj el la mezo de la 19a jarcento priokupiĝis ke neniu invado el Eŭropo povu uzi la samlarĝajn fervojojn.
Metropolitena funkcio
[redakti | redakti fonton]La linioj de la trajnoj de suburbaj servoj de FGC funkcias kiel metroo kompletigante la servojn de la Metroo de Barcelono, transirante Barcelonon kaj la metropolan areon, funkciante kiel tarife integrita servo de alta frekvenco. La numera sistemo de tiuj linioj subdividiĝas en:
- L kiu korespondas al la linioj kiuj funkcias kiel parto de la reto de Metroo de Barcelono (kiu nun konsistas el 12 linioj, el kiuj tiuj de 1 al 5 kaj de 9 al 11 estas ekspluatataj de TMB kaj tiuj de 6 al 8 kaj 12 de FGC).
- S (de Suburbà), kiu korespondas al la linioj kiuj iras de Barcelono ĝis la zonoj 2 kaj 3 difinitaj de "Autoritat del Transport Metropolità" (ATM).
- R (de Rodalies), kiuj korespondas al la interurbaj linioj kiuj superas la zonon 3 de la sistemo de "Autoritat del Transport Metropolità". La metropola areo de Barcelono havas 8 liniojn de Rodalies, el kiuj tiuj de 1 al 4 kaj de 7 kaj 8 estas ekspluatataj de Renfe Operadora, kaj tiuj de 5 kaj 6 kaj 50 kaj 60 de FGC.
- RL (de Regional de Lérida) nomo por la tuta itinero de la Linio Lérida-Puebla de Segur. Ankaŭ (de Rodalia de Lleida, Cercanías de Lérida) nomo por la itinero de la sama Linio Lérida-Puebla de Segur al Balaguer. La infrastrukturo estas posedata de FGC kaj administrata de Renfe Operadora ĝis 2016. Ekde tiam, post la ekfunkciigo de la novaj trajnoj posedataj fare de FGC, ĝi estas administrata kaj funkciigata tute fare de FGC.
Servoj | De | Al |
---|---|---|
Metropolitenaj servoj | ||
BCN - Pl. Catalunya | Sarrià | |
BCN - Pl. Catalunya | Avinguda Tibidabo | |
BCN - Pl. Espanya | Molí Nou - Ciutat Cooperativa | |
Sarrià | Reina Elisenda | |
Linio Barcelona-Vallès | ||
BCN - Pl. Catalunya | Terrassa Nacions Unides | |
BCN - Pl. Catalunya | Sabadell Parc del Nord | |
Linio Llobregat-Anoia | ||
BCN - Pl. Espanya | Can Ros | |
BCN - Pl. Espanya | Olesa de Montserrat | |
BCN - Pl. Espanya | Martorell-Enllaç | |
BCN - Pl. Espanya | Quatre Camins | |
BCN - Pl. Espanya | Manresa | |
BCN - Pl. Espanya | Manresa (duonrekta) | |
BCN - Pl. Espanya | Igualada | |
BCN - Pl. Espanya | Igualada (duonrekta) | |
Linio Lleida - la Pobla de Segur | ||
Lleida-Pirineus | Balaguer | |
Lleida-Pirineus | La Pobla de Segur |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dentorela fervojo de Vall de Núria
- Dentorela trajno de Montserrat
- Funikularo de Gelida
- Funikularo de Sant Joan
- Funikularo de Santa Cova
- Funikularo de Vallvidrera
- Metroo de Barcelono
- Rodalies de Catalunya
- Transports Metropolitans de Barcelona
- Construcciones y Auxiliar de Ferrocarriles