Konstitucio de Armenio
La konstitucio de Armenio estis adoptita per nacia armena referendumo la 5-an de julio 1995. Ĉi tiu konstitucio establis Armenion kiel demokratian, suverenan, socian kaj konstitucian ŝtaton. Erevano estas difinita kiel la ŝtata ĉefurbo. Potenco estas donita al ĝiaj civitanoj, kiuj praktikas ĝin rekte per la elekto de registaraj reprezentantoj. Decidoj rilate al ŝanĝoj en konstitucia statuso aŭ al ŝanĝo de limoj estas submetataj al voĉdono de la civitanoj de Armenio ekzercitaj dum referendumo. Estas 117 artikoloj en la konstitucio de 1995. La 27-an de novembro 2005 okazis tutlanda konstitucia referendumo kaj amendita konstitucio estis adoptita. La konstitucio denove estis ŝanĝita per nacia referendumo la 6-an de decembro 2015, kiu ŝanĝis la politikan strukturon de duone prezidanta sistemo al parlamenta respubliko.
Laŭ la Konstitucio de novembro 2005, la Prezidanto de la Respubliko nomumas la Ĉefministron surbaze de la disdonado de la sidlokoj en la Nacia Asembleo kaj konsultojn kun la parlamentaj frakcioj. La prezidanto ankaŭ nomumas (aŭ forpelas de oficejo) la membrojn de la registaro laŭ rekomendo de la ĉefministro. Donitaj la konstituciaj potencoj de la prezidanto, Armenio povas esti konsiderata duon-prezidanta respubliko.
La Konstitucio donas kvar parlamentajn benkojn por etnaj malplimultoj: rusoj, jezidoj, asirianoj kaj kurdoj.