Koropano
Koropano estas granda ronda gista pano.
De antaŭa tempo en kelkaj slavaj landoj oni preparis la koropanon por ceremonioj de geedziĝo, publika akcepto aŭ entombigo.
La nuptaj koropanoj oni beligas per malsimplaj pastaj ornamaĵoj kaj viburnaj branĉetoj, al kiu de pagana tempo oni atribuas mistikajn ecojn kaj estas simbolo de amo.
La koropanon oni rigardis kiel simbolo de feliĉo, riĉo kaj abundo. La koropanon oni elportis sur brodita dekora mantuko. Ju pli pufa estas bakita koropano, des pli feliĉaj kaj pli riĉaj estos gustumitaj ĝin novgeedzoj. La koropano estis multetavola, kaj dividis ĝin baptopatro de fianĉo aŭ fianĉino. La supran parton oni fordonadis al la junaj geedzoj, la mezan al la gastoj, kaj la malsupran, en kiu oni ofte enbakis monerojn, al la muzikistoj. Kune kun pecoj de la koropano la junaj geedzoj rakontis al la gastoj pri sia feliĉo. La gastoj responde dankis la gefianĉojn per donacoj.
Laŭ la slava moro, karajn gastojn oni renkontas kun pano-salo – sekala koropano, kiun oni elportas sur brodita mantuko. Ĉi tiu moro venis el pagana antikva tempo, kiam pano estis diaĵo.
La koropano ankaŭ estis uzata dum entombigo. Por la tago de entombigo oni bakis la nuptan koropanon, metis ĝin sur la kovrilon de la ĉerko, kaj en tombejo disdonadis al la parencoj.