El Vikipedio, la libera enciklopedio
Himmelpforten (laŭvorte "ĉielaj pordegoj") estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Stade de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 5717 loĝantojn. Ĝi konsideriĝas parto de la metropola regiono Hamburgo. Samtempe la komunumo estas la administra sidejo de samnoma komunumaro, germanlingve nomata Samtgemeinde Oldendorf-Himmelpforten, kreita la 1-an de januaro 2014 el la antaŭaj komunumaroj Oldendorf kaj Himmelpforten. La nordokcidentan limon de la komunuma teritorio konsistigas la rivero Oste.
| Vi povas plibonigi la jenon:
- Aldonu mankanta(j)n fontindiko(j)n al la artikolo.
- La artikolo ne enhavas referencojn aŭ tro malmultajn.
Se vi korektis unu el la menciitaj mankoj, bonvolu forigi la koncernan parametron de la ŝablono {{Pluraj problemoj}}. Detaloj estas en la dokumentado. |