Johann Nestroy
Johann Nestroy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de decembro 1801 en Vieno | |
Morto | 25-an de majo 1862 (60-jaraĝa) en Graz | |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno (1890–) Währinger Ortsfriedhof (en) (–1890) vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | |
Alma mater | Akademisches Gymnasium (Vieno) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto operkantisto satiristo poeto teatra aktoro dramaturgo poeto-juristo aktoro vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Nepomuka NESTROY (naskiĝis la 7-an de decembro 1801 en Vieno, mortis la 25-an de majo 1862 en Graz) estis aŭstra verkisto kaj aktoro.
Komence li fariĝis opera kantisto, por aktori poste pli kaj pli ofte ĉefe en siaj propraj teatraĵoj. Post etaj engaĝoj en Amsterdam, Graz kaj Presburgo li ekis en Vieno ĉe la Theater an der Wien (ekde 1831) respektive la Leopoldstädter Theater (ekde 1845), kiu poste nomiĝos Carl-Theater kaj kies estro li estis dum 1854-60.
Oni konsideras lin malantaŭ Ferdinand Raimund la plej sukcesa reprezentanto de la malnova viena popola komedio. Tie unuiĝas senrespekta mokado pri sociaj malfortoj, malica satiro kaj seniluziiganta skeptiko kun drasta komiko kaj repaciga, pardonema humuro. Li estis pritaksata kaj reakciulo kaj ribelulo fare de siaj samtempuloj, depende de la politika starpunkto de la kritikantoj. Pro spontaneaj spritaĵoj surscenaj li ne nur unufoje estis malliberigata (epoko de la antaŭmarto!), de tempo al tempo ankoraŭ en la teatrejo[1].
Multaj el liaj teatraĵoj, plenaj de kantataj partoj, ŝatiĝas kaj sursceniĝas ĝis nun. Liaj verkoj estas ankaŭ nesupertakseble riĉa fonto por vortkreadoj en la dialekto de Vieno.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]- Werke - Historisch-kritische Gesamtausgabe, hrsg. von Fritz Brukner und Otto Rommel. 15 Bände (Band 15 ist die ausführliche biografische Würdigung durch Otto Rommel, Wissensstand 1930), Vieno (Schroll) 1924-30; Nachdruck 1974; auch als Kraus-Reprint AMS Press New York.
- Gesammelte Werke, eld. fare Otto Rommel. 6 volumoj (Elekto de la 15-a voluma eldonego.), Vieno 1948-49; represita en 1962.
- Sämtliche Werke - Historisch-kritische Ausgabe, eld. de Jürgen Hein, Johann Hüttner, Walter Obermaier, Edgar W.Yates (La plej aktuala komentita eldono de teatraĵoj kaj leteroj), Vieno, München (Deuticke Zsolnay) 1977 sekv.
- Stich- und Schlagworte, kunordigita de Reinhard Urbach, Vieno/Munĥeno (Deuticke Zsolnay) 2000. ISBN 3-216-30568-6
Roloj luditaj de la verkisto
[redakti | redakti fonton]-
Nestroy kiel Tratschmiedl
-
Nestroy kiel Knieriem
-
Nestroy kiel Pan
-
Nestroy kiel Sansquartier
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Constant von Wurzbach: Nestroy, Johann en: Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich 20-a volumo, p. 204, Vieno, k. k. Hof- und Staatsdruckerei 1863
- Karl Kraus: Nestroy und die Nachwelt zum 50. Todestage. Gesprochen im Grossen Musikvereinssaal in Vieno, Johada & Siegel, Vieno/Lepsiko 1912 (Digitalisat, E-Text)
- Jürgen Hein: Johann Nestroy. Metzler, Stuttgart 1990, ISBN 3-476-10258-0.
- Heinrich Schwarz: Johann Nestroy im Bild. Eine Ikonografie. Deuticke, Vieno kaj Munĥeno 1996, ISBN 3-216-30241-5.
- Johannes Braun: Das Närrische bei Nestroy. Aistesis, Bielefeld 1998, ISBN 3-89528-215-4.
- Walter Schübler: Nestroy. Eine Biografie in 30 Szenen. Residenz Verlag, Vieno 2001.
- Wendelin Schmidt-Dengler: Nestroy — Die Launen des Glücks. Deuticke, Vieno kaj München 2001, ISBN 3-552-05173-2.
- Edgar W.Yates (Hrsg.): Bei die Zeitverhältnisse noch solche Privatverhältnisse - Nestroys Alltag und dessen Dokumentation. Facultas, Vieno 2001, ISBN 3-85114-653-0.
- Otto Basil: Johann Nestroy. Rowohlt, Reinbek 2001, ISBN 3-499-50132-5.
- Christian H. Ehalt, Jürgen Hein, Edgar W.Yates: Hinter den Kulissen von Vor- und Nachmärz: Soziale Umbrüche und Theaterkultur bei Nestroy. Facultas, Vieno 2001, ISBN 3-85114-663-8.
- Jürgen Hein: Nestroy und die Nachwelt — Internationale Nestroy-Gespräche 1975–2000: Ergebnisse und Perspektiven. Lehner, Vieno 2001, ISBN 3-901749-23-3.
- Jürgen Hein, Claudia Meyer: Theaterg'schichten: Ein Führer durch Nestroys Stücke. Lehner, Vieno 2001, ISBN 3-901749-21-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- [http://www.ub.fu-berlin.de/service_neu/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/autorn/nestroy.html Kolekto de ligiloj de la biblioteko de la Libera Universitato Berlino.
- Internationales Nestroy-Zentrum
- La 150-a mortdatreveno de Nestroy - honorigo fare de la Aŭstria Nacia Biblioteko.
- Surscena muziko.
- La internacia Nestroy-centro en Schwechat [https://web.archive.org/web/20121127152208/http://www.ub.fu-berlin.de/service_neu/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/autorn/nestroy.html Arkivigite je 2012-11-27 per la retarkivo Wayback Machine.]
Pruvoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Brenner/Bortenschlager, Deutsche Literaturgeschichte 1, Eldonejo Leitner, Vieno 1999, p. 228, ISBN 3-85157-050-2