Ludoviko-Filipo (Francio)
Ludoviko-Filipo de Orléans (naskiĝis la 6-an de oktobro 1773[1] en Parizo - mortis la 26-an de aŭgusto 1850 en Claremont, Surrey), (franclingve Louis-Philippe d'Orléans) pli konata dum la franca revolucio kiel la civitano Chartres (le citoyen Chartres) aŭ Egaleco filo (Égalité fils), fariĝis la reĝo de la Francoj ekde 1830 ĝis 1848 kiel Ludoviko-Filipo la 1-a (dum la tiel nomata julia monarkio). Li estis la lasta franca reĝo kun la oficiala titolo "Reĝo de la Francoj".
Sinsekve grafo de Valois kaj grafo de Chartres, li subtenis la francan revolucion samkiel sia patro. Li partoprenis kiel generala leŭtenanto en la bataloj de Valmy, Jemappes kaj Neerwinden. Ludoviko-Filipo sekve ekziliĝis al Aŭstrio, kaj ekis migreman vivon : li ekzemple loĝis dum kvar jaroj en Filadelfio (Usono). La alveno de Napoléon Bonaparte, en Francio, plilongigis lian ekzilon.
Post la abdikado de Napoléon, en 1814, Ludoviko-Filipo revenis al Francio, ricevis la titolon de duko de Orléans kaj obtenis la Reĝan Palacon de Parizo kiel loĝejo.
Dum la franca Resurtronigo kaj la reĝadoj de Ludoviko la 18-a kaj Karlo la 10-a, la populareco de Ludoviko-Filipo senĉese plifortiĝis, ĉar li simbolis la politikan opozicion al la plej ortodoksaj monarkistoj (la ultras) kaj ne tute repuŝis la heredaĵojn de la revolucio. Okaze de la franca revolucio de 1830 kaj de la falo de Karlo la 10-a, Ludoviko-Filipo estis proklamita de la deputita asembleo kiel nova reĝo de la Francoj (kaj ne de Francio), ĉar oni timis respublikan ribelon.
Ludoviko-Filipo falis pro la franca revolucio de 1848, kiu starigis la Duan Respublikon. Li devis denove ekziliĝi en Anglio, kie li mortis.
Notoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Antonetti, Guy. (1994) Louis-Philippe, p. 992. ISBN 978-2-213-59222-0..
- V. Bajou, Louis-Philippe et Versailles, La Martinière, catalogue de l'exposition, château de Versailles-Somogy, 2018.
- Dumas, Alexandre. (1852) Histoire de la vie politique et privée de Louis-Philippe..
- J.-P. Babelon, Louis-Philippe, l'homme et le roi, Archives nationales, 1975.
- Jules Bertaut, Louis-Philippe intime, Paris, Grasset, 1936.
- Marguerite Castillon du Perron, Louis Philippe et la révolution Française, Librairie Académique Perrin, édition définitive, Pygmalion, Paris, 1963.
- Laure Hillerin, La duchesse de Berry, l’oiseau rebelle des Bourbons, Flammarion, collection Grandes Biographies, 2010 (ISBN 978-2-08-122880-1).
- Victor Hugo, Choses vues.
- Manach, Daniel. (1988) La Descendance de Louis-Philippe Ier roi des Français, p. 223..
- Daniel Manach, La Descendance de Louis-Philippe la 1a roi des Français, Préface de Dominique Paoli, éditions Christian et Éditions Généalogiques de la Voûte, 398 pages, 2014.
- Munro Price, Louis Philippe, le prince et le roi. La France entre deux révolutions, Paris, Éditions de Fallois, 2009.
- Arnaud Teyssier, Louis Philippe. Le dernier roi des Français, Paris, Perrin, 2010, 450Ŝablono:Nb p. (ISBN 978-2-262-03271-5).
- Grégoire Franconie. (mars 2021) Le Lys et la Cocarde (france), p. 492. ISBN 978-2130827498..
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ĉar la paroĥaj kaj civilstatutaj registroj en Parizo malaperis en la incendioj dum la Pariza Komunumo, tiu informo aperas en la baptoatestilo de la 12-a de majo 1788, en la registro de la jaro 1788 de la paroĥo Nia Sinjorino de Versajlo, en la departementa arĥivejo de Yvelines.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|