Mór Jókai
Mór Jókai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jókai Mór | |||||
Naskonomo | Ásvay Jókay Móric | ||||
Naskiĝo | 18-an de februaro 1825 en Komárno | ||||
Morto | 5-an de majo 1904 (79-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | ||||
Lingvoj | germana • latina • antikva greka • franca • angla • itala • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Grammar School of Reformed College (en) (–1842) vd | ||||
Partio | Resolution Party (en) Left Centre (en) Liberal Party (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Eszter Jókai (en) vd | ||||
Edz(in)o | Róza Laborfalvi Bella Nagy vd | ||||
Parencoj | Mari Váli (en) (nevino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto politikisto dramaturgo ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Budapeŝto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Man with the Golden Touch vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
JÓKAI Mór (naskiĝis la 18-an de februaro 1825, mortis la 5-an de majo 1904) estis la plej granda hungara verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Jókai naskiĝis en Komárom (nuntempa Komárno en Slovakio). Kiel junulo li kune kun Sándor Petőfi partoprenis la liberigan batalon (1848/1849).
La verkaro de Jókai apartenas al la romantismo, sed ankaŭ montras realismajn trajtojn. Natureca lingvaĵo, fantazio, humuro kaj granda patrioteco karakterizas lian verkaron.
Lia unua edzino estis Róza Laborfalvi, la dua Bella Nagy. Ŝia adoptita filino estis Róza Jókai. Mór Jókai mortis en Budapeŝto.
Listo de verkoj
[redakti | redakti fonton]- Török világ Magyarországon ("Turka mondo en Hungario", romano, 1853)
- Egy magyar nábob ("Hungara nababo", romano, 1854)
- Kárpáthy Zoltán ("Zoltán Kárpáthy", romano, 1854)
- A kőszívű ember fiai ("La filoj de l' ŝtonkora homo", romano, 1869)
- Fekete gyémántok ("Nigraj diamantoj", romano, 1870)
- Ès mégis mozog a föld ("Kaj tero ja moviĝas", romano, 1872)
- Az aranyember ("La ora homo", romano, 1872)
- Rab Ráby ("Ráby Malliberulo", romano, 1879)
- Sárga rózsa ("Flava rozo", romano, 1895)
- Gazdag szegények ("Riĉaj malriĉuloj", romano, 1889)
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Historio de ŝtelo (tr. Adolf Alenburger, Lingvo Internacia, 1902, p. 25)
- La blanka folio (tr. Luber, La Revuo, 1912, p. 8-10, La Kulturo, 11/1912, p. 86-88)
- La blanka paperfolio, tradukis Johano de Luczenbacher. - En: Ses noveloj, paĝoj [2] - 6.
- Du noveloj el Mauro Jókai, tradukis Johano de Luczenbacher. - Paris: Presa Esperantista Societo, 1911. - 93 paĝoj.
- Mi antaudiris tion al vi, Germana Esperantisto 1920, p. 173, tr. Fr. Francke
- La filoj de l' ŝtonkora homo. La bildrakonton verkis Tibor Cs. Horváth. Desegnis Pál Korcsmáros. Esperanta teksto de Vilmos Benczik. Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1978. - 59 p.
- Fragmento el La filoj de l' ŝtonkora homo, tradukis Ervin Fenyvesi. - En: Hungara Antologio, paĝoj 94 - 99.
- La Leaotungaj hometoj, tradukis Ottó Haszpra. - [S. l.], 1996. - 10 paĝoj.
- La preĝlibro de la avino, tradukis Ferdinando Beck. - En: Ses noveloj, p. 6 - 9.
- La du salikoj de Nagyenyed Arkivigite je 2007-07-28 per la retarkivo Wayback Machine, etromano, tradukis Jozefo Horváth.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Du noveloj el Mauro Jókai
|
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]-
1855