Saltu al enhavo

Malvarmumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tusanta knabo montranta simptomojn de malvarmumo.
Pulmoj kaj cetero de spirsistemo, kio suferas malvarmumon.

Malvarmumo estas virusa malsano de sinuso kaj faringo. Simptomoj estas: kataro, tuso, faringodoloro kaj febro. Simptomoj daŭras ĉirkaŭ semajnon.

Kataro (el la greka kata = "desupre", rho = "mi kuras") estas muka elfluo, kaŭzita de inflamo de la koncerna mukozo. La naza kataro nomiĝas korizo (rinito), la intesta kiel disenterio; vezika kiel blenoreo.

La fojnokataro estas akuta kataro de la nazaj kaj okulaj mukozoj, periode ekaperanta ĉe iuj pacientoj en la tempo de la graminaca florado. Oni nomas ĝin ankaŭ somera astmo aŭ science „perioda spasma korizo”.

La naz-kataremulo ofte tusas.

Signoj kaj simptomoj

[redakti | redakti fonton]
Virino kun simptomoj de ordinara malvarmo.

Inter tipaj simptomoj de malvarmo estas tusado, nazfluado, terno, nazkongesto, kaj faringodoloro, foje akompanata de muskoldoloro, laceco, kapdoloro, kaj manko de apetito.[1] Faringodoloro okazas en ĉirkaŭ 40% de kazoj, tusado en ĉirkaŭ 50%,[2] kaj muskoldoloro en ĉirkaŭ 50%.[3] Ĉe plenkreskuloj, febro ĝenerale ne ĉeestas, sed ĝi estas ofta ĉe infanoj kaj beboj.[3] La tusado estas kutime milda kompare kun tiu de akompananta gripo.[3] Kvankam tusado kaj febro indikas pli altan verŝajnecon de gripo ĉe plenkreskuloj, ekzistas granda simileco inter tiuj du kondiĉoj.[4] Nombraj virusoj kiuj okazigas la ordinaran malvarmumo povas rezulti ankaŭ en sensimptomaj infektoj.[5][6]

La koloro de la muko aŭ nazsekrecio povas vari el klara al flava ĝis verda kaj ne indikas la klason de agento kaŭzinta la infekton.[7]

Simptomoj de malvarmumo laŭlonge de la tempo

Malvarmo kutime komenciĝas per laceco, sento de malvarmiĝo, terno kaj kapdoloro, sekvate post kelkaj tagoj de fluanta nazo kaj tuso.[1] Simptomoj povas komenciĝi ene de dek ses horoj post ekspozicio[8] kaj tipe pintas du ĝis kvar tagojn post komenco.[3][9] Ili kutime malgraviĝas en sep ĝis dek tagoj, sed kelkaj povas daŭri ĝis tri semajnoj.[10] La averaĝa daŭro de tuso estas dek ok tagoj[11] kaj en kelkaj kazoj homoj disvolvas post-virusan tuson kiu povas restadi post kiam la infekto estas for.[12] En infanoj, la tusado daŭras pli ol dek tagojn en 35–40% de kazoj kaj daŭras pli ol 25 tagojn en 10%.[13]

Kronvirusoj estas grupo de virusoj konataj kiel kaŭzantoj de malvarmumo. Ili havas aŭreolon aŭ kron-similan (korono) aspekton kiam rigardite per elektrona mikroskopo.

La malvarmumo estas infekto de la supra spira vojo, kiu povas esti kaŭzita de multaj malsamaj virusoj. La plej ofte implikita estas rinoviruso (30–80%), speco de pikornoviruso kun 99 konataj serotipoj.[14] Aliaj ofte implikitaj virusoj estas adenovirusoj, enterovirusoj, paragripaj kaj sincitialaj virusoj.[15] Ofte pli ol unu viruso ĉeestas.[16] Entute pli ol 200 virusspecoj estas rilataj al malvarmumoj.[3] La viruskaŭzo de kelkaj oftaj malvarmumoj (20–30%) estas nekonata.[15]

Transmisio

[redakti | redakti fonton]

La viruso de malvarmumo estas tipe elsendita per aeraj gutetoj, rekta kontakto kun infektitaj nazaj sekrecioj, aŭ fomitoj (poluitaj objektoj).[2][17] Kiu el tiuj itineroj estas de primara graveco ne estis determinita.[18] Kiel ĉe ĉiuj spiraj patogenoj kiuj iam estis supozite tranmisiantoj per spiraj gutetoj, ĝi estas tre verŝajne portita per la aerosoloj generitaj dum rutina spirado, parolado, kaj kantado.[19] La virusoj povas pluvivi dum longedaŭraj periodoj en la medio (pli ol 18 horoj por rinovirusoj) kaj povas esti kaptitaj de la manoj de homoj kaj poste portitaj al iliaj okuloj aŭ nazoj kie infekto okazas.[17] Transmisio fare de bestoj estas konsiderata tre malprobabla; ekapero dokumentita en brita scienca bazo sur Adelajda Insulo post dek sep semajnoj da izoliteco supozeble estis kaŭzita de dissendo de poluita objekto aŭ de sensimptoma homa portanto, prefere ol de la Siberiaj sledhundoj kiuj ankaŭ ĉeestis en la bazo.[20]

Transdono estas ofta en infanvartejoj kaj lernejoj pro la proksimeco de multaj infanoj kun malmulte da imuneco kaj malbona higieno.[21] Tiuj infektoj tiam estas alportitaj hejmen al aliaj membroj de la familio.[21] Ekzistas neniu pruvo ke recirkulata aero dum komerca flugo estas metodo de transmisio.[17] Homoj sidantaj proksime unu al la alia ŝajnas esti en pli granda risko de infekto.[18]

Gregimuneco aŭ grupimuneco, generita de antaŭa ekspono al malvarmaj virusoj, ludas gravan rolon en limigado de virusdisvastigo, kiel vidite en pli junaj populacioj kiuj havas pli grandajn proporciojn de spiraj infektoj.[22] Malbona imuna funkcio estas riskfaktoro por malsano.[22][23] Nesufiĉa dormo kaj malsufiĉa nutrado estis asociitaj kun pli granda risko de evoluigado de infekto post ekspono al rinoviruso; tio supozeble okazas pro iliaj efikoj al imuna funkcio.[24][25] Mamnutrado malpliigas la riskon de akuta otito kaj de malsupraj spiraj infektoj inter aliaj malsanoj,[26] kaj estas rekomendite ke mamnutrado estu daŭrigita kiam bebo havas malvarmumon.[27] En la evoluiĝinta mondo mamnutrado eble ne estas protekta kontraŭ la malvarmumo en si mem.[28]

Patofiziologio

[redakti | redakti fonton]
Ordinara malvarmumo estas malsano de la supra spiraparato.

Oni kredas, ke la simptomoj de la malvarmo estas ĉefe rilataj al la imuna reago al la viruso.[29] La mekanismo de tiu imunreago estas virus-specifa. Ekzemple, la rinoviruso estas tipe akirita per rekta kontakto; ĝi ligas al homoj per onterĉelaj ICAM-1-receptoroj kaj la CDHR3-receptoro per nekonataj mekanismoj por ekigi la liberigon de inflamaj perantoj.[29] Tiuj inflamaj perantoj tiam produktas la simptomojn.[29] Ĝi ĝenerale ne kaŭzas damaĝon al la naza epitelio.[3] La spira sincitala viruso (RSV), aliflanke, estas kuntirita per rekta kontakto kaj aeraj gutetoj. Ĝi tiam reproduktiĝas en la nazo kaj gorĝo antaŭ disvastiĝi al la malsupra spirvojo.[30] RSV ja kaŭzas epiteliodamaĝon.[30] Homa paragripa viruso tipe rezultigas inflamon de la nazo, gorĝo kaj bronkoj.[31] Ĉe infanoj, kiam ĝi influas la trakeon, ĝi povas produkti la simptomojn de laringotrakeobronkio, pro la eta grandeco de iliaj aeraj vojoj.[31]

La distingo inter virusaj infektoj de supraj spiraj vojoj estas loze bazita sur la loko de simptomoj, ĉar la malvarmumo influas ĉefe la nazon (rinito), gorĝon (faringito), kaj pulmojn (bronkito).[2] Povas ekzisti grava koincido, kaj pli ol unu areo povas esti trafita.[2] Memdiagnozo estas ofta.[3] Izoliĝo de la virusa agento implikita malofte estas farita,[32] kaj ĝenerale ne eblas identigi la virusspecon tra simptomoj.[3]

Preventado

[redakti | redakti fonton]
Afiŝo de 1937 kuraĝiganta civitanojn "konsulti vian kuraciston" por traktado de la ordinara malvarmumo. La diraĵo jenas: "Pneŭmonio frapas kiel hommanĝanta ŝarko".

La nuraj utilaj manieroj redukti la disvastiĝon de malvarmumaj virusoj estas fizikaj kaj inĝenieraj iniciatoj[33] kiel ekzemple uzado de ĝusta manlava tekniko, protektomaskoj kaj plibonigo de endoma aero. En la sanzorga medio, ankaŭ roboj kaj unu-uzeblaj gantoj estas uzataj.[33] Kontraŭgutetaj antaŭzorgoj ne povas fidinde protekti kontraŭ enspiro de aerosoloj ŝarĝitaj de ordinara malvarmumo. Anstataŭe, aeraj antaŭzorgoj kiel ekzemple protektomaskoj, ventolado, kaj HEPA/altaj MERV-filtriloj, estas la nura fidinda protekto kontraŭ malvarmumŝarĝitaj aerosoloj.[19] Izoliĝo aŭ kvaranteno ne estas uzataj ĉar la malsano estas tiel disvastigita kaj simptomoj estas nespecifaj. Ne ekzistas vakcino por protekti kontraŭ la malvarmumo.[34] Vakcinado montriĝis malfacila ĉar estas tiom da virusoj implikitaj kaj ĉar ili evoluas tro rapide.[33][35] Kreado de vaste efika vakcino estas do tre neverŝajna.[36]

Regula manlavado ŝajnas esti efika por redukti la transmision de malvarmumaj virusoj, precipe inter infanoj.[37] Ĉu la aldono de kontraŭvirusaj aŭ kontraŭbakteriaj medikamentoj al normala manlavado donas pli grandan utilon estas nekonata.[37] Porti vizaĝajn maskojn kiam oni estas ĉirkaŭ homoj infektitaj povas esti utila; tamen, ekzistas nesufiĉa indico por konservi pli grandan socian distancon.[37]

Estas neklare ĉu zinkaj suplementoj influas la verŝajnecon ricevi malvarmumon.[38] Rutinaj aldonaĵoj de C-vitamino ne reduktas la riskon aŭ severecon de la malvarmumo, kvankam ili povas redukti ĝian daŭron.[39]

Terapioj kontraŭ ordinara malvarmumo ĉefe implikas medikamentojn kaj aliajn terapiojn kontraŭ simptoma krizhelpo.[40] Fari multe da ripozo, trinki fluidojn por konservi hidratiĝon, kaj gargarado per varma salakvo estas akcepteblaj konservativaj rimedoj.[41] Multo de la profito ricevita de simptoma traktado estas tamen atribuita al la placebo-efiko.[42] En 2010, neniuj medikamentoj aŭ herbaj kuraciloj estis definitive pruvitaj kiel mallongigilo de la daŭro de infekto.[43]

Simptoma traktado

[redakti | redakti fonton]
Diversaj traktadoj por la ordinara malvarmumo - likvaj kaj pilolaj kontraŭmalvarmumaj medikamentoj, teo, gorĝaj pastiloj kaj senrecepteblaj malkongestiloj.

Terapioj kiuj povas helpi kontraŭ simptomoj inkluzivas kontraŭdolorilojn kaj medikamentojn kontraŭ febro kiel ibuprofeno[44] kaj acetaminofeno (paracetamolo).[45] Tamen, estas ne klare ĉu acetaminofeno helpas kontraŭ simptomoj.[46] Estas ne konata ĉu senrecepteblaj kontraŭtusaj medikamentoj estas efikaj por trakti akran tuson.[47] Kontraŭtusaj medikamentoj ne estas rekomenditaj por uzo en infanoj pro manko de indico subtenanta efikecon kaj la potencialon por damaĝo.[48][49] En 2009, Kanado limigis la uzadon de senrecepteblaj kontraŭtusaj kaj kontraŭmalvarmumaj medikamentoj en infanoj ĝis sesjaraĝaj kaj malpli pro zorgoj koncerne riskojn kaj nepruvitajn avantaĝojn.[48] La misuzo de dekstrometorfano (senreceptebla kontraŭtusmedicino) kaŭzis ĝian malpermeson en kelkaj landoj.[50] Oni ne konfirmis ĉu kortikosteroidoj intranazaj estas vere utilaj.[51]

Epidemiologio

[redakti | redakti fonton]

La ordinara malvarmumo estas tipo de alta spirinfekto de virusa deveno tre suferiga, kiu tuŝas plenkreskulojn du- ĝis ses-foje kaj infanojn ses- ĝis dek-foje jare. Kvankam ĝi ne estas grava malsano, la malvarmumo estas responsa pri ĉirkaŭ 40% de la labora foresto kaj de 30% de la lerneja foresto.[52][53][54]

La laboristaro en la sansistemo, inklude en dentokuracado havas riskon, almenaŭ potenciale, je akiro de spira malsano kiel estas la ordinara malvarmumo dum la plenumo de sia profesio.​[55]

La plej sekuraj formoj eviti malvarmumojn estas la malpliigo de kontakto kun personoj infektitaj kaj teni la imunsistemo en plej bonaj kondiĉoj: dormi sufiĉe por eviti lacecon kaj elĉerpigon, reduktante streson, sekvante taŭgan nutromanieron kaj evitante la troan konsumon de alkoholo.

Riskofaktoroj

[redakti | redakti fonton]
Infektitaj homoj generas gutetoj kaj aerosolojn kiuj povas siavice infekti trans tre longaj distancoj. Desktre, evitiloj.

Resti en fermita loko kun personoj infektitaj aŭ kiuj estis en proksima kontakto kun personoj infektitaj pliigas la riskon eksuferi malvarmumon. La ordinara kataro estas infekto disvastigita per gutoj, kio signifas, ke ĝi disvastiĝas ĉefe tra la inhalado de malgrandaj partikloj kiujn elsendas la infektita persono kiam tiu tusas, sternas, aŭ ekshala.

La malmulta media malsekeco pliigas la proporciojn de virusa disvastigo. Estas teorio laŭ kiu la seka aero okazigas la vaporigo de akvo, kio permesas, ke malgrandaj gutetoj enhavantaj virusojn povas disiĝi al pli granda distanco kaj resti en la aero dum tempoperiodo pli longa.[56]

Kutimo fumi etendas la daŭron de la malsano proksimume je tri tagoj averaĝe.[57] Dormi malpli ol sep horoj tage estis asocia kun risko trifoje pli granda de disvolvigo de infekto, kiam tiu persono estas eksponita al nazviruso, kompare kun tiuj kiuj dormas pli ol ok horojn nokte.[58]

Malaltaj niveloj de vitamino D en la sangoplasmo estas asociataj kun pli granda risko eksuferi ordinaran malvarmumon.[59] Ankoraŭ ne oni determinis ĉu tiu asocio estas kaŭza aŭ ne.[60]

Ofte tuŝi siajn okulojn, nazonbuŝon per la fingroj poluitaj povas transpasigi la viruson. Tiu konduto iome pliigas la probablecon transigi la virusojn el la surfaco de la manoj, lokoj kie la virusoj estas nedamaĝaj, al la supra spira trakto, kie ili povas esti damaĝaj infektante la nazajn histojn.[61] Kelkaj studoj montras, ke la ofta lavado de la manoj kaj la reduktado tuŝi la mukajn membranojn povas siavice redukti la probablecon eksuferi malvarmumon ĉe plenkreskuloj.[62]

Neĝo en Milano: ĝenerale oni observas pliiĝon de la proporcio de malvarmumoj dum la vintraj monatoj en la tuta mondo.[63]

Kvankam la ordinaraj malvarmumoj estas sezonaj, kun pli da kazoj ol vintre, ne estas sciencaj pruvoj ke mallonga ekspono al malvarrmo pliiĝas la klinon al la infekto, kio povas signifi, ke la variado laŭ sezonoj okazas pro ŝanĝo en la konduto, kiel por ekzemplo, ke oni pasigas pli da tempo en fermitaj lokoj, en tro proksima kontakto kun aliuloj.[64][65][66]

Studo montris, ke la ekspono al la malvarmo faras ke aperas simptomoj de malvarmumo en 10% de la personoj tiel eksponitaj, kaj ke la personoj kiuj spertas tiun efikon informas pli ofte pri la apero de malvarmumoj ĝenerale ol tiuj kiun ne estis eksponitaj al malvarmo.[67]

Rilate al la kaŭzo de la simptomoj, la esploroj en la Centro de la Ordinara Malvarmumo de la Universitato de Cardiff kondukis al studo por "provi la hipotezon ke akra malvarmigo de la piedoj okazigas la komencon de la simptomoj de la ordinara malvarmumo".[64] Tiu studo pruvis, ke la personoj havas pli da simptomoj de malvarmumo post 5 tagoj, probable ĉar la konstrikto de la sangaj vaskuloj de la naztruoj povas konduki al malpliigo de la imuna kapablo en la supra spira trakto.

Aliflanke, oni scias, ke en vintraj epokoj la akcelita ritma movado de la nazaj cilioj malpliiĝas okzae de la malvarmo de la aŭtuno-vintro, kio havigus pli da tempo por ke la virusoj kaj la bakterioj pasigu tra la muko kaju sukcesu infekti korpajn ĉelojn.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Eccles p. 24
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Arroll B (Marto 2011). "Common cold". BMJ Clinical Evidence. 2011 (3): 1510. PMC 3275147. PMID 21406124. "Common colds are defined as upper respiratory tract infections that affect the predominantly nasal part of the respiratory mucosa"
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 3,7 Eccles R (Novembro 2005). "Understanding the symptoms of the common cold and influenza". The Lancet. Infectious Diseases. 5 (11): 718–25. doi:10.1016/S1473-3099(05)70270-X. PMC 7185637. PMID 16253889.
  4. Eccles p. 26
  5. Eccles p. 129
  6. Eccles p. 50
  7. Eccles p. 30
  8. (2006) Textbook of therapeutics: drug and disease management, 8‑a eldono, Philadelphia, Pa. [u.a.]: Lippincott Williams & Wilkins. ISBN 978-0-7817-5734-8.
  9. (2003) “Rhinovirus”, Viral Infections and Treatment. New York: CRC Press. ISBN 978-0-8247-4247-8.
  10. Heikkinen T, Järvinen A (Januaro 2003). "The common cold". Lancet. 361 (9351): 51–9. doi:10.1016/S0140-6736(03)12162-9. PMC 7112468. PMID 12517470.
  11. (2013) “How long does a cough last? Comparing patients' expectations with data from a systematic review of the literature”, Annals of Family Medicine 11 (1), p. 5–13. doi:10.1370/afm.1430. 
  12. (Majo 2011) “Cough: an unmet clinical need”, British Journal of Pharmacology 163 (1), p. 116–24. doi:10.1111/j.1476-5381.2010.01198.x. 
  13. (Marto 2010) “Cough in the pediatric population”, The Journal of Pediatrics 156 (3), p. 352–8. doi:10.1016/j.jpeds.2009.12.004. 
  14. (Aprilo 2009) “Sequencing and analyses of all known human rhinovirus genomes reveal structure and evolution”, Science 324 (5923), p. 55–9. doi:10.1126/science.1165557. Bibkodo:2009Sci...324...55P. 
  15. 15,0 15,1 (2020) “Common Cold: Cause”, Encyclopedia of Behavioral Medicine, 2‑a eldono, Springer. doi:10.1007/978-3-030-39903-0_795. ISBN 978-3-030-39901-6.
  16. Eccles p. 107
  17. 17,0 17,1 17,2 (2009) Common cold. Basel: Birkhäuser. ISBN 978-3-7643-9894-1.
  18. 18,0 18,1 Eccles pp. 211, 215
  19. 19,0 19,1 (27a de Aŭgusto 2021) “Airborne transmission of respiratory viruses”, Science 373 (6558). doi:10.1126/science.abd9149. 
  20. (Decembro 1973) “An outbreak of common colds at an Antarctic base after seventeen weeks of complete isolation”, The Journal of Hygiene 71 (4), p. 657–67. doi:10.1017/s0022172400022920. 
  21. 21,0 21,1 (2009) “Rhinoviruses”, Principles and Practice of Clinical Virology, 6‑a eldono, John Wiley & Sons. ISBN 978-0-470-74139-9.
  22. 22,0 22,1 Eccles p. 78
  23. Eccles p. 166
  24. (Januaro 2009) “Sleep habits and susceptibility to the common cold”, Archives of Internal Medicine 169 (1), p. 62–7. doi:10.1001/archinternmed.2008.505. 
  25. Eccles pp. 160–65
  26. (Julio 2010) “What are the risks associated with formula feeding? A re-analysis and review”, Breastfeeding Review 18 (2), p. 25–32. 
  27. (2010) Breastfeeding: A guide for the medical profession, 7‑a eldono, Maryland Heights, Mo.: Mosby/Elsevier. ISBN 978-1-4377-3590-1.
  28. Infectious Disease Epidemiology: Theory and Practice (2nd ed.), Jones & Bartlett Learning, 2007, pp. 724–, (ISBN 978-0-7637-2879-3), https://books.google.com/books?id=o_j-G4zJ4cQC&pg=PA724 
  29. 29,0 29,1 29,2 Eccles p. 112
  30. 30,0 30,1 Eccles p. 116
  31. 31,0 31,1 Eccles p. 122
  32. Eccles pp. 51–52
  33. 33,0 33,1 33,2 Eccles p. 209
  34. . Common Colds (en-us) (11 February 2019). Arkivita el la originalo je 27a de Septembro 2020. Alirita 18a de Septembro 2020 .
  35. (14 December 2022) “Vaccines for the common cold”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2022 (12), p. CD002190. doi:10.1002/14651858.CD002190.pub6. 
  36. (2009) “Gene studies shed light on rhinovirus diversity”, Lancet Infect Dis 9 (5), p. 278. doi:10.1016/S1473-3099(09)70123-9. 
  37. 37,0 37,1 37,2 (30a de Januaro 2023) “Physical interventions to interrupt or reduce the spread of respiratory viruses”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 1 (1), p. CD006207. doi:10.1002/14651858.CD006207.pub6. 
  38. (Junio 2013) “Zinc for the common cold”, The Cochrane Database of Systematic Reviews (6), p. CD001364. doi:10.1002/14651858.CD001364.pub4.  doi=10.1002/14651858.CD001364.pub5, pmid=25924708, Retraction Watch
  39. Hemilä H, Chalker E (Januaro 2013). "Vitamin C for preventing and treating the common cold". The Cochrane Database of Systematic Reviews. 1 (1): CD000980. doi:10.1002/14651858.CD000980.pub4. PMC 1160577. PMID 23440782.
  40. Simasek M, Blandino DA (Februaro 2007). "Treatment of the common cold". American Family Physician. 75 (4): 515–20. PMID 17323712. Arkivita el la originalo la 26an de Septembro 2007.
  41. Common Cold. National Institute of Allergy and Infectious Diseases (27a de Novembro 2006). Arkivita el la originalo je 6a de Septembro 2008. Alirita 11a de Junio 2007 .
  42. Eccles p. 261
  43. Common Cold: Treatments and Drugs. Mayo Clinic. Arkivita el la originalo je 12a de Februaro 2010. Alirita 9a de Januaro 2010 .
  44. Kim SY, Chang YJ, Cho HM, Hwang YW, Moon YS (Septembro 2015). "Non-steroidal anti-inflammatory drugs for the common cold". The Cochrane Database of Systematic Reviews. 2015 (9): CD006362. doi:10.1002/14651858.CD006362.pub4. PMC 10040208. PMID 26387658.
  45. (Aŭgusto 2006) “Efficacy and safety of over-the-counter analgesics in the treatment of common cold and flu”, Journal of Clinical Pharmacy and Therapeutics 31 (4), p. 309–19. doi:10.1111/j.1365-2710.2006.00754.x. 22793984. 
  46. (Julio 2013) “Acetaminophen (paracetamol) for the common cold in adults”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2013 (7), p. CD008800. doi:10.1002/14651858.CD008800.pub2. 
  47. (Novembro 2014) “Over-the-counter (OTC) medications for acute cough in children and adults in community settings”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2014 (11), p. CD001831. doi:10.1002/14651858.CD001831.pub5. 
  48. 48,0 48,1 (Novembro 2009) “Use of over-the-counter cough and cold medications in children”, Canadian Family Physician 55 (11), p. 1081–3. 
  49. (Marto 2010) “Safety and efficacy of over-the-counter cough and cold medicines for use in children”, Expert Opinion on Drug Safety 9 (2), p. 233–42. doi:10.1517/14740330903496410. 12952868. 
  50. Eccles p. 246
  51. (Oktobro 2015) “Corticosteroids for the common cold”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 2016 (10), p. CD008116. doi:10.1002/14651858.cd008116.pub3. Alirita 12a de Decembro 2019.. 
  52. Eccles, Ron; Fietze, Ingo; Rose, Uwe-Bernd (Aŭgusto 2014). «Rationale for Treatment of Common Cold and Flu with Multi-Ingredient Combination Products for Multi-Symptom Relief in Adults» [Racieco de la traktado de la ordinara malvarmumo kaj de la gripo per kombinitaj produktoj pluringrediencaj por la mildigo plursimptoma ĉe plenkreskuloj]. Open Journal of Respiratory Diseases (en angla) (SciRes) 4: 73-82. doi:10.4236/ojrd.2014.43011. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  53. Science, Michelle; Johnstone, Jennie; Roth, Daniel E.; Guyatt, Gordon; Loeb, Mark (julio 2012). «Zinc for the treatment of the common cold: a systematic review and meta-analysis of randomized controlled trials» [Zinko por la traktado de la ordinara malvarmumo: sistema revizio kaj meta-analizo de kontrolitaj hazardaj klopodoj]. CMAJ (en angla) (Canadian Medical Association) 184 (10): E551-E561. PMID 22566526. doi:10.1503/cmaj.111990. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  54. Worrall, Graham (novembro 2011). «Common cold» [ordinara malvarmumo]. Can Fam Physician (en angla) (College of Family Physicians of Canada) 57 (11): 1289-1290. PMID 22084460. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  55. Pareja-Pané, Germán (majo-junio 2004). «Riesgo de transmisión de enfermedades infecciosas en la clínica dental». RCOE (Madrid, España: Scielo) 9 (3): 313-321. ISSN 1138-123X. doi:10.4321/S1138-123X2004000300005. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  56. «Absolute humidity modulates influenza survival, transmission, and seasonality». Arkivigite je 2021-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Science News. Konsultita la 31an de Marto, 2021.
  57. Aronson MD, Weiss ST, Ben RL, Komaroff AL (julio 1982). «Association between cigarette smoking and acute respiratory tract illness in young adults». JAMA 248 (2): 181-3. PMID 7087108. doi:10.1001/jama.248.2.181.
  58. Cohen S, Doyle WJ, Alper CM, Janicki-Deverts D, Turner RB (Januaro 2009). «Sleep habits and susceptibility to the common cold». Arch. Intern. Med. 169 (1): 62-7. PMC 2629403. PMID 19139325. doi:10.1001/archinternmed.2008.505.
  59. Ginde AA, Mansbach JM, Camargo CA (febrero de 2009). «Association between serum 25-hydroxyvitamin D level and upper respiratory tract infection in the Third National Health and Nutrition Examination Survey». Arch. Intern. Med. 169 (4): 384-90. PMID 19237723. doi:10.1001/archinternmed.2008.560.
  60. «Sunshine Vitamin Diminishes Risk Of Colds, Flu - Science News». Science News. Arkivita el la originalo en la 16a de Aprilo 2009. Konsultita la 31an de Marto, 2021.
  61. Gwaltney, JM, Hayden, FG (2007). «Understanding the Common Cold: How Cold Virus Infection Occurs». Arkivigite je 2014-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
  62. Jefferson T, Del Mar C, Dooley L, et al. (2009). «Physical interventions to interrupt or reduce the spread of respiratory viruses: systematic review». BMJ 339: b3675. PMC 2749164. PMID 19773323. doi:10.1136/bmj.b3675. Alirita la 31an de Marto 2021.
  63. Tolan, Robert J (julio 2010). «Rhinovirus Infection». Infectious Diseases (en angla). eMedicine.com. Konsultita la 31an de Marto 2021.
  64. 64,0 64,1 Common Cold Centre in Cardiff UK (2005). «General Common Cold Information» (en angla). Konsultita la 31an de Marto 2021.
  65. Malvarmo kaj humideco kiel riskofaktoroj:
  66. Mourtzoukou, E. G.; Falagas, M. E. (septembro 2007). «Exposure to cold and respiratory tract infections» [Ekspono al malvarmo kaj infektoj de la spira trakto.] Int J Tuberc Lung Dis (en angla) (Ingenta) 11 (9): 938-943. PMID 17705968. Konsultita la 31an de Marto 2021. «...la plej parto de la informo havigita de studoj de laboratorio kaj de klinikaj studoj proponas, ke la malvarma aero enhalita, la malpliigo de la temperaturo de la korpa surfaco kaj la streso pro la malvarmo okazigita de la malpliigo de la centra temperaturo okazigas reagon fiziopatologian, kiu inkludas vaskulkonstrikto de la mukozo de la spiraj traktoj kaj nuligo de la imunaj reagoj, pro kio pliiĝas la preteco al la infektoj.»
  67. Johnson, C, Eccles R. "Acute cooling of the feet and the onset of common cold symptoms." Fam Pract. 2005 Dec;22(6):608-13. Epub 2005 Nov 14.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Gwaltney J. M. Jr. The common cold. En: Mandell G., Douglas R., Bennett J., eldonistoj. Principles and practice of infectious disease. Nueva York: Churchill Livingstone. 1990, pp. 489-493.
  • Koster F. Respiratory infections. En: Barker L. R., Burton J. R., Zieve P. D., eldonistoj. Principles of ambulatory medicine. Baltimore, Maryland: Williams & Wilkins; 1987; pp. 347-355.
  • Dasaraju, Purushothama V.; Liu, Chien (1996). «Chapter 93 Infections of the Respiratory System» [Ĉapitro 93 Infektoj de la Spirsistemo]. En Baron, S., eld. Medical Microbiology [Medicina mikrobiologio] (en angla) (4a eldono). Galveston, Texas: University of Texas Medical Branch at Galveston. PMID 21413304. Konsultita la 26an de junio 2017.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Common cold en la angla Vikipedio.