Setunjo
Aspekto
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Setunj (stacio). |
Setunjo | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Rusio, Moskvo |
Longeco | 38 km |
Akvokolekta areo | 190 km² |
Averaĝa trafluo | 1,33 m³/s |
Fluo | |
Fonto | apud Salarjevo |
Enfluejo | Moskva |
Geografio | |
Trairataj urboj | Moskvo |
Alfluantoj | |
- Dekstraj | Ramenka |
Setunjo (aŭ Setunj, ruse Сетунь) estas rivero en Moskvo kaj parte en Moskva provinco, alfluanto de Moskva.
La rivero komenciĝas apud vilaĝo Salarjevo (Nov-Moskva arondismento), fluas plejparte en Moskvo. Ĝi enfluas en Moskva-riveron proksime al centro de Moskvo, kontraŭ la Novodeviĉij-monaĥejo.