Saltu al enhavo

Sefardoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sefardo)
Sefardoj
etno
judoj
judoj
Suma populacio
100 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
hebrea lingvojudhispana lingvo • Haketia • jud-araba lingvaro
Religio
judismo
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Sefardoj (hebree: Sefaradim (ספרדים)) estas branĉo el judoj, idoj de tiuj, kiuj ĝis 16-a jarcento loĝis en Iberio. Multaj estis elpelitaj. Aliaj akceptis kristanan bapton kaj daŭris kiel converso-oj. Tamen, la persekuto de Hispana kaj Portugala Inkvizicioj kaŭzis, ke multaj ekziliĝis. La rifuĝolandoj de la sefardoj estis Portugalio (1492-1498), Nordafriko, Otomana Imperio (Istanbulo, Izmir, Saloniko), la Malaltaj Landoj (proksimume la nunaj Nederlando kaj Belgio).

Multaj sefardaj komunumoj konservis dialekton de la kastilia lingvo, la judhispana lingvo.

Loĝantaroj

[redakti | redakti fonton]

Ampleksasence, oni nomas sefardoj tiujn judojn, kiuj ne estas aŝkenazoj, inkluzivante eĉ homojn sen rilato al Iberio, sed kiuj loĝis ĉirkaŭ Mediteraneo aŭ en arabaj landoj (romaniotoj, jemenaj judoj, mizraĥoj).

Tradicie la vorto sefardo, adjektive sefarda, indikas judajn komunumojn, kiuj origine devenas de Hispanio (hebree: Safarad aŭ Sefarad) kaj Portugalio. Multaj judoj estis forĉasitaj de la Iberia duoninsulo dum la dekkvina jarcento, kaj ekvivis tra la tuta Mediteraneo, ĉefe en Nord-Afriko. Pro tio la plej multo da mediteraneaj komunumoj estas konsiderataj sefardaj.

Nuntempe ankaŭ judaj komunumoj de arabaj kaj persaj landoj, kiuj tute neniam havis rilaton kun Hispanio, estas ofte konsiderataj sefardoj, ĉar ili uzas la sefardan liturgion, kiu estas iomete malsama ol aliaj liturgioj. En la moderna hebrea de Israelo, ĉiuj judoj, kies familio ne venas origine de Orienta Eŭropo, estas nomataj sefardoj. Oni ofte diras ke la judoj dividiĝas inter sefardoj kaj aŝkenazoj, alivorte la judoj kiuj venas de Orienta E3ŭropo. Tamen, estas komunumoj en lokoj kiel Etiopio kiuj ne vere apartenas al iu ajn de la du grupoj.

Tradicie multaj sefardaj komunumoj parolis la judhispanan lingvon, kiu estis bazita sur la hispana, sed havis iom da malsamaĵojn kaj radikojn prenitajn de la hebrea. Nuntempe la lingvo apenaŭ estas ankoraŭ parolata kaj riskas malaperi. La plej multo de la parolantoj kiuj restas estas maljunaj israelanoj, kiuj ne transdonis la lingvon al siaj filoj.

Dum la Dua Mondmilito, sefardaj komunumoj en Turkio kaj Grekio estis forviŝitaj de la Holokaŭsto. En la postaj jar-dekoj, la plej multo ol la judoj kiuj vivis en arabaj landoj foriris, ofte pro politika persekutado kaj sento de nesekureco. La plej multo el ili iris al Israelo, kie nuntempe preskaŭ duonon ol la judoj havas sefardajn originojn.

Sefardoj havas apartan judisman ritaron.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio

[redakti | redakti fonton]

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de la moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400 000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon “Y” kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanaj, portugalaj, francaj kaj israelaj analizis pruvomontraĵon de 1 140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[1]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komenciĝis la islama invado (ĉirkaŭ 10 000 aŭ 15 000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200 000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

En la komenco de la 21-a jarcento diversaj registaroj el Hispanio enkondukis proceduron por ke posteuloj de sefardoj kaj sefardoj mem povu ekhavi la hispanan ŝtatanecon, ĉu kiel simbola rekupero, ĉu kiel interesa posedo por rilato al la Eŭropa Unio. En 2021 pli ol 15 000 sefardoj el diversaj landoj ricevis la hispanan ŝtatanecon, spite la malfacilan kaj multekostan regularon por la burokrata postularo; fakte tio estas nur 10 % el la kandidatiĝoj prezentitaj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí”, El País, Madrido, 5a de decembro de 2008, p.36.
  2. Aristóteles Moreno, Sefardíes: el largo camino de vuelta a casa Público, 07/02/2021 09:14, alirita la 7an de Februaro 2021.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]