Saltu al enhavo

Skanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Skåne)
Skanio
latine Scania [skanja], svede Skåne [skone], dane Skåne, (malnove dane Skaane), Skane Skåne [skaŭne] aŭ [skeŭne]
Historia regiono
FlagoBlazono
historia provinco de Svedio [+]

Himno: Vackra hembygd, du som vilar (Bela hejma regiono, kiu ripozas)

LandoSvedio

ĈefurboMalmö
- koordinatoj55° 48′ 0″ N, 13° 37′ 0″ O (mapo)55.813.61666667Koordinatoj: 55° 48′ 0″ N, 13° 37′ 0″ O (mapo)
Akvokolektejo11 027 km² (1 102 700 ha) [+]
Areo11 027 km² (1 102 700 ha) [+]

Loĝantaro1 386 530 [+] (31-a de decembro 2020)
Denseco125,74 loĝ./km² [+] [+]
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Politika sistemoLimigita memregado ene de Svedio

Skanio (Tero)
Skanio (Tero)

Skanio (Svedio)
Skanio (Svedio)
DEC

Map
Skanio

FloroLekanto leucanthemum vulgare
FiŝoAngilo
BestoRuĝa cervo
FungoKampoŝampinjono
ŜtonoSiliko

Vikimedia Komunejo:  Skåne [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Skanio svede Skåne, estas la plej suda historia provinco (svede landskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. La provinco havas 1 176 000 loĝantojn kaj areon de 11 000 km²

En Skanio troveblas la dua universitato de Svedio, tiu de Lund, fondita en 1666 (interalie por plirapidigi la svedigon de la provinco). La universitatoj de Lund kaj Uppsala estas same konkurencaj inter si kiel la anglaj de Cambridge kaj Oxford.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Skanio estas norda limiga el Småland per la sudsveda altlando, okcidenta limiga el la Dania insulo Sjælland per la kanalego Öresund (dane Øresund) kaj suda kaj orienta limiga per la Balta maro.

Du grandaj insuloj apartenas Skanion, ambaŭ en Öresund. La norda insulo estas Hallands väderö kaj la suda insulo estas Ven.

La bordoj de Skanio estas vastegaj sablobordoj, sed la nordokcidenta bordo kie estas borderaĵa de dekaj kaj centaj altaj rokoj.

La lando estas tre ebena-malalta kaj plejparte kovrita de fekundaj terkulturkampoj kaj lumaj fagarbaroj.

La svedia ŝtato abolis la urbojn kiel politikajn unuojn en 1971. Tiuj ĉi urboj estis oficialaj urboj tiam.

  1. Eslöv (ĉartis 1911, 15.000 loĝantoj)
  2. Falsterbo (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 7.000 loĝantoj kun Skanör)
  3. Helsingborg (ĉartis ĉirkaŭ 1085, 88.000 loĝantoj)
  4. Hässleholm (ĉartis 19??, 17.000 loĝantoj)
  5. Höganäs (ĉartis 19??, 13.000 loĝantoj)
  6. Kristianstad (ĉartis 1617, 35.000 loĝantoj
  7. Landskrona (ĉartis 1413, 28.000 loĝantoj)
  8. Lund (ĉartis ĉirkaŭ 950, 75.000 loĝantoj)
  9. Malmö (ĉartis ĉirkaŭ 1250, 260.000 loĝantoj)
  10. Skanör (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 7.000 loĝantoj kun Falsterbo)
  11. Simrishamn (ĉartis ĉirkaŭ 1300, 6.000 loĝantoj)
  12. Trelleborg (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 25.000 loĝantoj)
  13. Ystad (ĉartis ĉirkaŭ 1200, 17.000 loĝantoj)
  14. Ängelholm (ĉartis 1516-1547 kaj 1767, 22.000 loĝantoj)

Malgranda historio de Skanio

[redakti | redakti fonton]
  • Ĝis ĉirkaŭ 800: Memstara reĝlando en la Dania konfederacio.
  • Ĉirkaŭ 800-1658: Parto de la Dania reĝlando.
  • 1658-1720: Eksterprovinco de Svedio. Multaj militoj, ribeloj kaj maltrankviloj.
  • Ĉirkaŭ 1300-1709: Konstantaj militoj inter Danio kaj Svedio. Skanio invadiĝadis dum ĉiuj generacioj de Svediaj armeoj.
  • 1658-1900: Svedia naciigo.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

La Foiro de Skanio. 30-a de julio - 5-a de aŭgusto. Eld. Oficejo de la foiro, Malmo, 1923. 4 pĝ, (13 x 20 cm) .

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.