Palearktiso
Palearktiso | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono [+] | |||
Koordinatoj | 55° 0′ 0″ N, 89° 0′ 0″ O (mapo)5589Koordinatoj: 55° 0′ 0″ N, 89° 0′ 0″ O (mapo) [+] | ||
Palearktiso | |||
Vikimedia Komunejo: Palearctic [+] | |||
Palearktiso [1], palearktisa ekozono aŭ palearktiko[2] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ĝi esence korespondas al la ekoregionoj de la tersupraĵoj de Eŭropo, de la nordo de Azio (ĝis la nordo de Himalajo), de Afriko norde de Saharo, kaj de eta parto de Meza Oriento.
El fizika vidpunkto, ĝi estas ekozono de vastega areo, sed relative malmulte varia, ĉar klimate esence modera aŭ malvarma. Ĝi neniun regionon klimate tropikan entenas, sed certaj partoj estas aridaj, kiel Grekujo, la sudo de Hispanio aŭ Sicilio [3].
Kaŭze de sia granda areo, ĝi ofte estas disigita en du partojn, la okcidentan kaj la orientan palearktison. Uralo konsistigas la limon inter ambaŭ.
Ĉefaj ekologiaj partoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), ekozonoj estas subdividataj kaj biome kaj ekoprovince. Ekoprovincoj (aŭ biolandoj) estas teritorioj biogeografiaj pli malvastaj ol ekozono kaj ili ampleksas unu aŭ plurajn ekoregionojn. Por la palearktiso, oni havas:
Eŭropa-siberia ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi boreala kaj mezvarma ekoprovinco konstituas la plej grandan surfacon de la ekozono. Ĝi etendiĝas ekde tundro en la plej nordaj ekstremaĵoj de Rusujo kaj Skandinavujo ĝis la vasta tajgo, la borealaj pingloarbaroj kiuj trairas la kontinenton. Sude de la tajgo estas zono de mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj kaj mezvarmaj koniferarbaroj. Tiu vasta ekoprovinco estas karakterizita de multaj komunaj plantaj kaj bestaj specioj, kaj montras multajn afinecojn kun la mezvarmaj kaj borealaj ekoprovincoj el la nearktisa ekozono. Ofte Eŭrazio kaj Nordameriko estis ligitaj per la Beringa terponto kaj havis tre similajn mamulajn kaj birdajn faŭnojn kun multaj eŭraziaj specioj, kiuj moviĝis en Nordamerikon, kaj pli malmultaj nordamerikaj specioj, kiuj moviĝis inversen. Multaj zoologoj konsideras la palearktisan kaj la nearktisan ekozonojn kiel unu ekozonon, nome la holarktisan ekozonon aŭ holarktison. Ambaŭ ankaŭ havas komunajn plantspeciojn, kiujn la botanikistoj nomas la Arkt-Terciara Geoflaŭro.
Mediteranea ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]La teritorioj kiuj borderas la Mediteranean Maron en Sud-Eŭropo, Nordafriko kaj Okcidenta Azio gastigas la mediteraneajn ekoregionojn kiuj kune konstituas la plej grandan kaj la plej diversan mediteranean areon de la mondo, kun ĝenerale mildaj, pluvaj vintroj kaj varmegaj, sekaj someroj. La mozaiko de la mediteraneaj arbaroj, duonarbaroj kaj arbustaroj gastigas 13 000 endemiajn speciojn. La mediteranea ekoprovinco ankaŭ estas inter la plej endanĝerigitaj biogeografiaj teritorioj; nur 4 % de la origina vegetaĵaro de ĝi postrestas, kaj homaj aktivecoj, inkluzive de tropaŝtiĝo, senarbarigo, kaj transformado de teroj por paŝtejo, agrikulturo aŭ urbanizado, estas degradintaj multon de la ekoprovinco. Antaŭe tiu ĉi plejofte estis kovrita de arbaroj kaj duonarbaroj, sed intensa homa uzado estis reduktinta multon de ĝi al kserofitaj arbedaroj, arbustaroj kaj makisoj, konataj laŭ diversaj lokaj nomoj. La organizaĵo Naturprotekto Internacie estas indikinta la Mediteranean basenon kiel unu el la biodiverseco-riĉaĵejoj de la mondo.
Dezertega ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Vasta teritorio de dezertoj, inkluzive de Atlantika marborda dezerto, Saharo, kaj Araba dezerto, disigas la palearktisajn kaj la afrotropisajn ekoregionojn. Tiu ĉi modelo enhavigas tiujn dezertajn ekoregionojn en la palearktiso; aliaj biogeografoj identigas la ekozonan limon kiel transiran areon inter la dezertaj ekoregionoj kaj la mediteraneaj ekoregionoj norden. Tiu ĉi modelo situigas la dezertojn en la afrotropisa ekozono, dum aliaj lokigas la limon meze de la dezerto.
Okcident- kaj mez-azia ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]La kaŭkazaj montaroj, kiuj etendiĝas inter la Nigra kaj la Kaspia Maroj, estas eksterordinare riĉa miksaĵo de konifer-, foliaj, kaj miksaj arbaroj, kaj inkluzivas ekzemple la ekoregionon de la foliarbaroj apud Nigra Maro kaj de Kolĉido.
Mez-Azio kaj la irana altebenaĵo gastigas sekajn stepajn herbejojn kaj dezertajn basenojn, kun montarbaroj, duonarbaroj, kaj herbejoj en la altaj montaroj kaj altebenaĵoj de la ekoprovinco. En suda Azio la limo de la palearkto precipe estas altituda. La montetoj piede de Himalajo, inter 2000-2500 m, konstituas apudliman teritorion inter la palearktaj kaj la orientalisaj ekoregionoj.
Orientazia ekoprovinco
[redakti | redakti fonton]Ĉinujo, Japanujo kaj Koreujo estas pli humidaj kaj klimate moderaj ol apudaj Siberio kaj Mez-Azio, kaj gastigas riĉajn konifer-, foli-, kaj miksajn arbarojn, kiuj nuntempe plejofte estas limigitaj al montaraj areoj, ĉar la dense loĝataj malaltaĵaroj kaj riverbasenoj estas transformitaj al intensaj agrikultura kaj urbaniza uzadoj. Orientazio ne multe estis influita de la glaciiĝo dum la glaciepokoj, kaj konservis 96 pocentojn de la pliocenaj arbaj genroj, dum Eŭropo konservis nur 27 pocentojn. En la subtropikaj sudaj partoj de Ĉinujo kaj Japanujo, la palearktaj mezvarmaj arbaroj transiras al subtropikaj kaj tropikaj arbaroj de la orientalisa ekozono, kreiante riĉan kaj diversan miksaĝon de plantaj kaj bestaj specioj. La montaroj de sudorienta Ĉinujo ankaŭ estas signitaj kiel biodiverseco-riĉaĵejo. En Sud-orientazio, altaj montaraj sistemoj konstituas elstaraĵojn de palearktisa flaŭro kaj faŭno en norda Hindoĉinujo kaj suda Ĉinujo. Izolitaj malgrandaj antaŭpostenoj troviĝas tiel fore suden kiel centra Birmo (sur Nat Ma Tuang, 3 050 m), plejnorda Vjetnamujo (sur Phan Xi Păng, 3 140 m) kaj la altaj montaroj de Tajvano.
Dolĉakvo-ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]La ekozono ankaŭ ampleksas plurajn gravajn dolĉakvo-ekoregionojn, inkluzive de la tre disvolviĝitaj riveroj de Eŭropo, de la riveroj de Rusujo, kiuj enfluas en Arktan Oceanon, en Baltan Maron, en Nigran Maron, en Kaspion, kaj en siberian Bajkalon, la plej maljuna kaj plej profunda lago de la tero. Ĝi entenas la praan japanan Lagon Biŭon, unu el la dolĉakvo-ekoregionoj laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso.
Faŭno kaj flaŭro
[redakti | redakti fonton]Unu birda familio, la proneledoj (Prunellidae) estas endemia en la palearktiso. La holarktiso ampleksas kvar aliajn endemiajn birdajn familiojn : la gaviedojn (Gaviidae), la tetraonedojn (Tetraoninae), la aŭkedojn (Alcidae) kaj la bombiciledojn (Bombycillidae).
Ne troviĝas endemiaj mamulaj ordoj en la palearktiso, sed pluraj familioj estas endemiaj : Calomyscidae (familio el la ordo de la ronĝuloj), Prolagidae (formortinta familio) , kaj Ailuridae (malgranda pando). Pluraj mamulaj specioj originis en la palearktiso, kaj disvastiĝas al la nearktisa ekozono dum la glaciepokoj, inkluzivante la brunan urson (Ursus arctos, konata en Nordameriko kiel "Grizzly"), la ruĝan cervon (Cervus elaphus) en Eŭropo kaj la parencan Kanadan cervon (Cervus canadensis) en Orienta Azio, la Amerikan bizonon (Bison bison), kaj la boacon (Rangifer tarandus, konata en Nordameriko kiel "Caribou").
Listo de laŭbiome klasifitaj palearktisaj ekoregionoj
[redakti | redakti fonton]Palearktisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj | |
---|---|
PA0101 Gŭiĝoŭ-altebenaĵaj foliaj kaj miksaj arbaroj | Ĉinio |
PA0102 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Junano-Altebenaĵo | Ĉinio |
Palearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj | |
---|---|
PA0501 Alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | Francio, Italio, Svislando |
PA0502 Altajaj montarbaroj kaj arbarstepo | Ĉinio, Kazaĥio, Mongolio, Rusio |
PA0503 Kaledoniaj koniferaroj | Britio |
PA0504 Karpataj montarbaroj | Ĉeĥio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Ukrainio |
PA0506 Orient-afganaj montaraj koniferaroj | Afganio, Pakistano |
PA0507 Elborz-montara arbarstepo | Irano |
PA0508 Helanŝanaj montaraj koniferaroj | Ĉinio |
PA0509 Hengduan-montaraj subalpaj koniferaroj | Ĉinio |
PA0510 Hokajdaj montaraj koniferaroj | Japanio |
PA0511 Honŝuaj alpaj koniferaroj | Japanio |
PA0513 Mediteraneaj koniferaj kaj miksaj arbaroj | Alĝerio, Maroko, Tunizio, Hispanio |
PA0514 Nordorient-himalajaj subalpaj koniferaroj | Barato, Butano, Ĉinio |
PA0515 Nord-anatoliaj koniferaj kaj foliaj arbaroj | Turkio |
PA0516 Kanjonaj alpaj koniferaj kaj miksaj arbaroj de Nuĵiang Langkang | Ĉinio |
PA0517 Ĉilian-montaraj koniferaroj | Ĉinio |
PA0518 Koniferaroj de Kjonglaj-Min | Ĉinio |
PA0520 Skandinavaj marbordaj koniferaroj | Norvegio, Svedio, Finnlando |
PA0521 Tjanŝanaj montaraj koniferaroj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio |
Palearktisaj tajgoj | |
---|---|
PA0601 Orient-siberia tajgo | Rusio |
PA0602 Islandaj betularoj kaj altmontara tundro | Islando |
PA0603 Kamĉatkaj-kurilaj herbejoj kaj duonarbaroj | Rusio |
PA0604 Kamĉatka-kurila tajgo | Rusio |
PA0605 Nordorient-siberia tajgo | Rusio |
PA0606 Oĥotska-manĉuria tajgo | Rusio |
PA0607 Saĥalena tajgo | Rusio |
PA0608 Skandinava kaj rusa tajgoj | Rusio, Svedio |
PA0610 Uralaj tundro kaj tajgo | Rusio |
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
PA0801 Alaja-okcident-tjanŝana stepo | Kazaĥio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥio |
PA0803 Centr-anatolia stepo | Turkio |
PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0805 Orient-anatolia montara stepo | Armenio, Irano, Turkio |
PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinio, Kazaĥio |
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danio) |
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj | Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥio |
PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldavio, Rumanio, Rusio, Ukrainio |
PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusio |
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolio, Rusio |
PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusio |
PA0818 Tjanŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
Palearktisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj | |
---|---|
PA0901 Amura herbeja stepo | Ĉinio, Rusio |
PA0904 Nildeltaj inunditaj savanoj | Egiptio |
PA0906 Tigrisa-eŭfrata aluvia salakva marĉo | Irako, Irano |
Palearktisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj | |
---|---|
PA1006 Alpa stepo de Karakorumo kaj okcidenta Tibeta Altebenaĵo | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1008 Kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo | Irano, Turkmenio |
PA1010 Alt-atlasa junipera stepo | Maroko |
PA1012 Nordokcident-himalajaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Afganio, Barato, Ĉinio, Pakistano |
PA1013 Ordos-altebenaĵa stepo | Ĉinio |
PA1014 Pamir-alpaj dezerto kaj tundro | Afganio, Ĉinio, Kirgizio, Taĝikio |
PA1015 Ĉilianaj subalpaj herbejoj | Ĉinio |
PA1016 Sajanaj alpaj herbejoj kaj tundro | Mongolio, Rusio |
PA1017 Sudorient-tibetaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1018 Sulajmanaj alpaj herbejoj | Afganio, Pakistano |
PA1019 Tjanŝanaj montaraj stepo kaj herbejoj | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |
PA1020 Tibet-altebenaĵaj alpaj arbustaroj kaj herbejoj | Ĉinio |
PA1021 Okcident-himalajaj altpaj arbustaroj kaj herbejoj | Barato, Nepalo |
PA1022 Jarlung-Zamba arida stepo | Ĉinio |
Palearktisaj tundroj | |
---|---|
PA1106 Kol-duonsula tundro | Norvegio, Rusio |
PA1108 Nordokcident-rusaj kaj novzemlaj tundroj kaj tajgoj | Rusio |
PA1110 Skandinavaj montaraj betularoj kaj herbejoj | Norvegio, Svedio, Finnlando |
Palearktisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
PA1303 Arabaj-sinajaj dezertoj kaj kserofitaroj | Egiptio, Jordanio, Omano, Sauda Arabio, Sirio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Jemeno |
PA1304 Atlantika marborda dezerto | Maŭritanio, Maroko |
PA1321 Nord-saharaj stepo kaj duonarbaroj | Alĝerio, Egiptio, Libio, Maroko, Tunizio, Okcidenta Saharo |
PA1325 Tropikaj dezerto kaj duondezerto apud Ruĝa Maro | Egiptio, Irako, Israelo, Jemeno, Jordanio, Omano, Sauda Arabio, |
PA1327 Sahar-dezerta ekoregiono | Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Sudano |
PA1328 Sud-iranaj dezerto kaj duondezerto | Irano |
PA1329 Sud-saharaj stepo kaj duonarbaroj | Alĝerio, Ĉado, Malio, Maŭritanio, Niĝerio, Sudano |
PA1330 Taklamakano | Ĉinio |
PA1331 Kserofitar-montaraj duonarbaroj de Tibestio kaj Ĝabal-Uvajnato | Ĉado, Egiptio, Libio, Sudano |
PA1332 Okcident-saharaj montar-kserofitaraj duonarbaroj | Alĝerio, Niĝero, Malio, Maŭritanio |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tute ne temas pri arkta regiono, nek pri iu "malnova arkto", ĉar la ekozono enhavas ankaŭ vastegajn mezvarmajn, mediteraneajn kaj dezertajn partojn; tial laŭvorta traduko estas erariga kaj senenhava; la Esperanta nomo, senpere derivita de la 19-a- jarcenta scienca-latina nomo Palaearctis estas laŭfundamenta (15-a regulo : La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo) kaj ne kreas konfuzojn pri ties signifo. Tio kio jam estas internacia inter fakuloj, restu evidente prefere tiele.
- ↑ http://cindymckee.com/librejo/zoo-geog.pdf Arkivigite je 2016-03-02 per la retarkivo Wayback Machine Støp-Bowitz "Elementa Zoogeografio", 1976.
- ↑ Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 382, ISBN 2-271-05816-3 france
Paléarctique (adj.) 1) Dans la nomenclature d' Alfred Russel Wallace, qualifie le territoire biogéographique correspondant à l' Europe et à l'Azie (hormis les péninsules arabique, indienne et indochinoise et l'archipel malais). 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d'un taxon present dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l' élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l' aire de tels taxons.
[Paléarctique (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la biogeografian teritorion (pli-malpli !) respondanta al Eŭropo kaj al Azio (sen la duoninsuloj araba, hinda kaj hindoĉina kaj la malaja insularo). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Amorosi, T. 1989 : Contributions to the zooarchaeology of Iceland: some preliminary notes, in : The Anthropology of Iceland (eds. E.P. Durrenberger & G. Pálsson), Iowa City, University of Iowa Press, pp. 203-227.
- angle Buckland, P.C., et al. 1991 : Holt in Eyjafjasveit, Iceland: a paleoecological study of the impact of Landnám, in : Acta Archaeologica 61: pp. 252-271.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Listo de palearktisaj ekoregionoj (WWF)
- angle Listo de birdoj el la okcidenta kaj centra palearktiso.