Pierce Brosnan
Pierce Brendan BROSNAN estas irlanda kaj brita aktoro nun vivanta en Usono. Li naskiĝis la 16-an de majo 1953 kaj fariĝis tutmonde populara dank'al famaj britaj kaj usonaj filmoj inklude kvar James Bond, la angla Agento 007, kiun li rolis 4 fojoj de 1995 ĝis 2002.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ununura filo naskita en Drogheda, Graflando Louth, kiu estas en norda parto de la Respubliko de Irlando proksime de la landlimo kun Nord-Irlando, Pierce havis malfacilan vivkomencon. Lia patro foriris kiam li estis dujaraĝa kaj tiam lia patrino nepris transloĝiĝi al Britio pro manko de vivrimedoj kaj fine trovis flegistinan laboron en Londono. Ŝi tiam konfidis la edukadon de la infano al siaj gepatroj, kiuj vivis en afliktaj kondiĉoj. Lerneje, Pierce fariĝis iel nesocia. Li preferis legi hejme irlandajn kaj britajn klasikajn librojn. Kiam li atingis sian 11-an jaron, li vojaĝis Londonon por retrovi sian patrinon, kiu intertempe reedziniĝis kun skota veterano de la dua mondmilito ; La duonpatro de Pierce ŝajnis havi grandan influon al la infano, kiu tuj amis lin. Pierce daŭre ne ŝatis la lernejon kaj restadis en biblioteko, sed li ankaŭ interesiĝis pri desegn- kaj pentrarto. Li do baldaŭ ĉesis sian lernadon kaj provis komenci karieron kiel reklama desegnisto, sed li rapide konstatis, ke li ne posedis bonan stilon kaj estis devonte halti. Li poste pli-malpli hazarde retroviĝis en teatro kaj tie li malkovris, por kio li ja posedis talenton ; li tuj enŝoviĝis en la aktoran mondon. En 1976, la dudek-tria junulo renkontis Cassandra Harris kaj ili unuavide enamiĝis kaj eĉ geedziĝis. Cassandra jam havis du infanon, Charlotte kaj Christopher, kaj Pierce tuj konsideris ilin kiel siaj propraj infanoj. Ekde 1984, la familio grandiĝis por bonveni unu plian bebon nomata Sean. Dumtempe, Cassandra kuraĝigis Pierce ekkarieri kiel aktoro kaj kiam li ricevis proponon por roli en brita televidserio, Pierce, ankoraŭ pelita de Cassandra, subskribis. Tiel ekis lia aktorkariero en la serio Remington Steele, en kiu li rolas humuran, flegman kaj tre britan detektivon. Tiu ulo pensigas al James BOND, alia pistolarmata kaj ĉiama fikciulo.
Trafe, la produkciuloj de la filmserio James Bond estis en 1986 serĉantaj aktoron post la halto de Roger Moore. Ili demandis Pierce Brosnan, ĉu li estus volanta surmeti smokingon de la agento. Tiaj okazoj estas tre maloftaj en aktoraj karieroj, sed bedaŭrinde Brosnan nepre devis kontinui roli Steele, pro nehaltebla kontrakto, kaj do li rifuzis, elrevigita. Albert R. Broccoli, la 007-a produkciulo do anstataŭis lin de Timothy Dalton. Dumtempe, kaptita en sia daŭrema serio, Brosnan sentas sin malkomforta, sed vere ekis grava malfeliĉo en lia familio en 1989, kiam ili malkovris, ke Cassandra havas ovarian kanceron. Dum du jaroj, la tuta familio bataladis kontraŭ la malsano, sed fine estis venkita. Brosnan-a edzino mortis en 1991 kaj ekde tiu momento, Pierce sinkis kaj ekkondutis kiel suicidemulo. En la filmoj en kiuj li rolis, li insistis por fari la plej danĝerajn situaciojn. Li ŝajnis neniita. Sed kiel post vetero malbela lumas suno plej hela, Brosnan havigis al si post sia plej malfeliĉa tempo sian plej feliĉan okazon : Post du filmoj, Timothy Dalton ĉesis sian partoprenon en la Bond-a serio. Broccoli, kiu ne forgesis la ĉarman aktoron de Remington Steele, tuj rekontaktis Brosnan kaj tiel komencis lia renoviĝo en la persono de la angla spiono. Pierce tiam deklaris ke "li neniam pensus havi duan ŝancon" kaj ke cetere "la unua filmo, kiun li infane spektis estis Goldfinger - Orfingroj. Tiel aperis en 1995, GoldenEye - Orokulo. Multaj spektantoj, senpacience atendantaj la novan James Bond post ses jaroj de halto, kaj nefidema pri la nova aktoro, baldaŭ ekaplaŭdis al la ludado de la irlanda aktoro, kaj kelkaj eĉ diris, ke li renoviĝis la serion, kiu komencis laciĝi. La sukceso de Goldeneye - Orokulo estis je 300 milionoj da dolaroj tutmonde, kiu estis la duobla ol antaŭa filmo kun Dalton kaj oni kelkfoje diras, ke Pierce Brosnan estas la James Bond de la nova generacio de spektantoj, kiuj ne estis konvinkitaj de Sean Connery, tro malproksima de iliaj moralaj valoroj. Ĉiukaze, Brosnan kontinuis roli James Bond en 3 filmoj : Tomorrow never dies - Morgaŭo neniam mortas en 1997, The world is not enough - La mondo ne sufiĉas en 1999 kaj Die another day - Mortu alitage en 2002, sed ankaŭ rolis en gravaj filmoj dumtempe kiel Mars Attacks - Marso ekatakas! aŭ The Thomas Crown affair - La Thomas Crown-a intrigo. Li cetere eĉ mokis sin kiel James Bond en la filmo The tailor of Panama - La tajloro de Panamo. Li ĉesis sian aventuron kun James Bond en 2002 okaze de la 40-a datreveno de la unua EON-a 007-a filmo kaj daŭrigas sian kinan karieron. Li ricevis en julio 2003 de Ŝia Reĝina Moŝto Elizabeto la 2-a la premion OBE (ordo de la brita empiro) pro "rimarkeblajn servicojn al la kina industrio". Li nun vivas en Havajo kun sia nova edzino Keely Shaye Smith.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1979 | Murphy's Stroke | Edward O'Grady |
1980 | The Long Good Friday | 1st Irishman |
1980 | The Mirror Crack'd | Actor playing "Jamie" |
1986 | Nomads | Jean Charles Pommier |
1987 | Taffin | Mark Taffin |
1987 | The Fourth Protocol | Valeri Petrofsky/James Edward Ross |
1988 | The Deceivers | William Savage |
1989 | The Heist | Neil Skinner |
1990 | Mister Johnson | Harry Rudbeck |
1991 | Murder 101 | Charles Lattimore |
1991 | Victim of Love | Paul Tomlinson |
1992 | The Lawnmower Man | Lawrence Angelo |
1992 | Live Wire | Danny O'Neill |
1993 | Mrs. Doubtfire | Stuart "Stu" Dunmire |
1993 | Death Train (aka Detonator) | Michael "Mike" Graham |
1993 | Entangled | Garavan |
1993 | The Broken Chain | Sir William Johnson |
1994 | Love Affair | Ken Allen |
1994 | Don't Talk to Strangers | Douglas Patrick Brody |
1995 | Night Watch | Michael 'Mike' Graham |
1995 | GoldenEye | James Bond |
1996 | Mars Attacks! | Professor Donald Kessler |
1996 | The Mirror Has Two Faces | Alex |
1997 | Robinson Crusoe | Robinson Crusoe |
1997 | Dante's Peak (filmo) | Harry Dalton |
1997 | Tomorrow Never Dies | James Bond |
1998 | Quest for Camelot | King Arthur |
1998 | The Nephew | Joe Brady |
1999 | Grey Owl | Archibald "Grey Owl" Belaney |
1999 | The Match | John MacGhee |
1999 | The Thomas Crown Affair | Thomas Crown |
1999 | The World Is Not Enough | James Bond |
2001 | The Tailor of Panama | Andrew Osnard |
2002 | Die Another Day | James Bond |
2002 | Evelyn | Desmond Doyle |
2004 | After the Sunset | Max Burdett |
2004 | Laws of Attraction | Daniel Rafferty |
2005 | The Matador | Julian Noble |
2006 | Seraphim Falls | Gideon |
2007 | Butterfly on a Wheel | Tom Ryan |
2007 | Married Life | Richard Langley |
2008 | Mamma Mia! | Sam Carmichael |
2008 | Thomas & Friends The Great Discovery | Parolisto |
2009 | The Greatest | Allen Brewer |
2010 | The Ghost Writer | Adam Lang |
2010 | Percy Jackson & the Olympians: The Lightning Thief | Chiron |
2010 | Remember Me | Charles Hawkins |
2010 | Oceans | Parolisto |
2011 | Salvation Boulevard | Dan Day |
2011 | I Don't Know How She Does It | Jack Abelhammer |
2013 | Love Is All You Need | Phillip |
2013 | The World's End | Guy Shephard |
2014 | The Love Punch | Richard Jones |
2014 | A Long Way Down | Martin Sharp |
2014 | The November Man | Peter Devereaux |
2015 | Some Kind of Beautiful | Richard Haig |
2015 | Survivor | The Watchmaker[114] |
2015 | No Escape | Hammond |
2015 | A Christmas Star | Mr. Shepherd |
2016 | Urge | Daemon Sloane/The Man |
2016 | I.T. | Mike Regan |
2017 | The Only Living Boy in New York | Ethan Webb |
2017 | The Foreigner | Liam Hennessy |
2018 | Spinning Man | Det. Robert Malloy |
2018 | Mamma Mia! Here We Go Again | Sam Carmichael |
2018 | Final Score | Dimitri Belov |
TBA | The King's Daughter | King Louis XIV |
TBA | The Misfits | Richard Pace |
TBA | False Positive |
Televido
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1980 | Hammer House of Horror | Lasta viktimo |
1980 | The Professionals | Surveillance operator |
1981 | Manions of America | Rory O'Manion |
1982 | Play for Today | Dennis |
1982–1987 | Remington Steele | Alias "Remington Steele" |
1988 | Noble House | Ian Dunross |
1989 | Around the World in 80 Days | Phileas Fogg |
2001 | Saturday Night Live | Sin mem |
2001 | The Simpsons | Ultra House 300 as Pierce Brosnan |
2011 | Bag of Bones | Mike Noonan |
2017–2019 | The Son | Eli McCullough |
Videoludoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Titolo | Rolo |
---|---|---|
1997 | GoldenEye 007 | James Bond |
1999 | Tomorrow Never Dies | James Bond |
2000 | The World Is Not Enough | James Bond |
2000 | The World Is Not Enough | James Bond |
2000 | 007 Racing | James Bond |
2002 | James Bond 007: Nightfire | James Bond |
2004 | James Bond 007: Everything or Nothing | James Bond |