Plena floro
Plena floro estas floroj aŭ pseŭdantio, ĉe kiuj la elementoj de la prezentaparato per plantbredado estas multobligitaj. Ĉe plena solfloro la petaloj aŭ perigonfloroj estas pli multnombraj ol ordinare, plej ofte per transformado de stamenoj, malofte de la karpeloj en petaloj. Ĉe Asteracoj (el la subfamilio Asteroideae) oni nomas tion plena kapitulo, se la tubetfloroj transformiĝis al langofloroj.
Plenaj plantoj, kiuj ne apartenas al rekonata kultivaro aŭ kies kultivarnomo ne estas konata, ricevas la aldonon fl. pl. (lat. flore pleno, „kun plena floro“) post la scienca nomo.
Ĉe plenaj solfloroj ofte nur la stamenoj ŝanĝiĝis kaj la inaj florpartoj plene funkcias. Tial kratago povas formi fruktojn, se apudas ĝin dustilusa kratago kiel polenodonanto. Ĉe tuberbegonioj nur la masklaj floroj estas plenaj. Ĉe tulipo la plusaj prigonfolioj ne transformiĝis el stamenoj, sed mem multiĝis. Ĉe la „radiantaj“ asteracoj (Asteroideae, ekzemplo vidu supre) la langofloroj estas sterilaj.
Kritiko
[redakti | redakti fonton]La reduktitaj kaj nealireblaj stamenoj en plenaj floroj ne donas nutraĵon al abeloj kaj aliaj polenigaj insektoj. Asocioj de medioprotektantoj kaj abelistoj tial postulas la uzadon de neplenaj floroj [1][2].
-
ĉe plenaj tulipoj la perigonfolioj kaj ofte ankaŭ la stemenoj estas plimultigitaj.
-
plena ordinara akvilego (Aquilegia vulgaris)
-
plena narciso (Narcissus)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Gerhard Wagenitz: Wörterbuch der Botanik. 2. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag, Heidelberg, Berlin 2003, ISBN 3-8274-1398-2.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bienen-Blumen Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine - Eine Sendung des Bayerischen Rundfunk 7. April 2014
- ↑ Empfehlungen des BUND zu bienenfreundlichen Pflanzen. Arkivita el la originalo je 2017-11-09. Alirita 2015-03-16.