Pyhäjärvi (urbo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pyhäjärvi |
Pyhäjärvi | |
---|---|
finne Pyhäjärven kaupunki | |
urbo | |
urbeto komunumo urbo vd | |
Blazono de Pyhäjärvi | |
Administrado | |
Lando | Finnlando |
Provinco | Norda Ostrobotnio |
Administra komunumo | Nivala-Haapajärvi |
Kodo laŭ Komunuma numero | 626 |
Retpaĝaro | www.pyhajarvi.fi |
Demografio | |
Loĝantaro | 5 536 (31-a de aŭgusto 2015) |
Loĝdenso | 4 loĝ./km² |
Geografio | |
Geografia situo | 63° 40′ N, 25° 53′ O (mapo)63.66666666666725.883333333333Koordinatoj: 63° 40′ N, 25° 53′ O (mapo) |
Areo | 1 459,60 km² [1] (145 960 ha) |
- Tera areo | 1 311,25 km² (131 125 ha) |
- Akva areo | 148,35 km² (14 835 ha) |
Horzono | UTC+02:00 [+] |
Situo de Pyhäjärvi en Finnlando | |
Pliaj informoj | |
Lingvo | Finna |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Pyhäjärvi (municipality) [+] | |
Pyhäjärvi estas urbo kaj komunumo en la provinco Norda Ostrobotnio en la norda parto de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi estis parto de la gubernio Oulu. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 756 loĝantoj sur areo de 1 310,25 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 loĝantoj/km². La areo de la komunumo Pyhäjärvi estas 1 459,60 km² el kio 1 311,25 km² estas tero kaj 148,35 km² akvo. Administra centro de la komunumo estas la urbo Pyhäsalmi, kiu do nur ampleksas parton de la komunuma teritorio. Najbaraj komunumoj de Pyhäjärvi estas Haapajärvi, Kiuruvesi, Kärsämäki, Pielavesi, Pihtipudas kaj Pyhäntä.
Antaŭe en Finnlando estis tri komunumoj, kiuj havis nomon Pyhäjärvi kaj ili uzis en sia nomo mallongigojn de nomoj de gubernioj: nuna urbo Pyhäjärvi en Gubernio Oulu (en finna Oulun lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Ol, komunumo Pyhäjärvi en Gubernio Novlando (en finna Uudenmaan lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Ul, kaj komunumo Pyhäjärvi en Gubernio Viipuri (en finna Viipurin lääni) havis pli longan nomon Pyhäjärvi Vl.. Sed ĉar pro la milito Finnlando en 1940 perdis komunumon Pyhäjärvi Vl. al Sovjetunio kaj en 1969 Pyhäjärvi Ul. estas ligita en Karkkilan, la mallongigo Ol. en nomo de Pyhäjärvi fariĝis nenecesa kaj oni forstrekis ĝin. En 1993 Pyhäjärvi fariĝis urbo. En 1993–1995 ĝia nomo estis Pyhäsalmi, sed ekde 1996 la nomo estas denove Pyhäjärvi.
Apud Pyhäjärvi situas samnoma lago Pyhäjärvi (ne konfuzinda kun la lago Pyhäjärvi (Tampereo) apud Tampereo en suda Finnlando).