Quel
Quel | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26570 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 151 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 39 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 14′ N, 2° 3′ U (mapo)42.228888888889-2.0497222222222Koordinatoj: 42° 14′ N, 2° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 490 m [+] | ||
Areo | 54,78 km² (5 478 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Quel [+] | |||
La vilaĝo Quel [kel] estas municipo de la regiono Rioĥo (Hispanio) apartenanta al la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la komarko de Arnedo.
Quel elstaras pro sia kastelo, kiu estas super la vilaĝo, kaj estis ties ĉiama simbolo; fakte la nomo Quel devenas el araba Qalat, kiu signifas 'kastelo'. Ŝirmata de kruta monteto, sur kiu staras la restoj de la kastelo, la vilaĝo kuŝas ĉe la valo de la rivero Cidacos kiu irigacias riĉajn kampojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Quel estas ĉe la ŝoseo LR-115 kiu komunikas kun la komarka ĉefurbo, Arnedo, de kiu distas nur 4 km kaj kun la tre proksima Autol. La ŝoseo LR-281 kun la LR-137 komunikas Quel kun Calahorra, je nur 13 km, kaj kun la ĉefaj komunikvojoj de la valo de Ebro, la aŭtoŝoseo AP-68 kaj la nacia ŝoseo N-232 kiu ligas kun la regiona ĉefurbo, Logronjo, de kiu distas 50 km. La plej proksima fervoja stacio estas en Calahorra, dum la flughaveno de Logronjo estas malgrava kaj pli aktiva tiu de Zaragozo.
La municipo Quel estas komponita de la urba kerno ĉe la kruta rokaĵo. Ĝi konsistas de du diferencaj partoj, kiuj iam estis eĉ sendependaj (Quel de Yuso kaj Quel Suso), nuntempe konataj nur kiel supra kaj malsupra kvartaloj. Estas nun vinprodukta periferio nomita Barrio Bodegas (kvartalo vinkeloj) trans la fluejo de la rivero Cidacos. Iam estis ankaŭ alia loĝkerno, nune malaperinta, nomita Ordollo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La strategia loko de Quel kondukis al konstruado de kastelo, kiu estis konektita ankaŭ al la romia ŝoseo kiu kuniĝis Calagurris Iulia (Calahorra) kun Numancia. La kastelo havis defendan muregon, el kiu ankoraŭ restas restaĵoj. Quel estis literumita Kelle en la dokumento de la voto de Fernán González.
En 1060 la senjoro de Quel estis Fortún Garcés. En la kadro de la disputoj inter la regnoj Navaro, Kastilio kaj Aragono, post la morto de la reĝo Sanĉo de Peñalén, Alfonso la 6-a de Kastilio aneksis la terenon al siaj teritorioj, sed poste estis aligita al la regno Aragono. Tiukadre estis arbitro la reĝo Henriko la 2-a de Anglio, kiu decidis favore al Kastilio, kaj tial Rioĥo kaj sekve Quel venis definitive al la regno Kastilio. Dum la 16-a jarcento okazis juraj plendoj inter la posedantoj de ambaŭ supra kaj malsupra kvartaloj. En 1789 plue estis Quel urbo de senjorlando, de la senjoroj Gante y Saénz de Tejada.
La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Quel, kie oni malaltiĝis el 2 741 en 1940 ĝis nunaj 2 000.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (iam cerealoj, olivarboj kaj vitoj, nun irigacio, fruktarboj kaj fruktoĝardenoj, kaj lastatempe asparagoj kaj ĉampinjonoj) kaj iom da brutobredado (ŝafoj), sed ĉefe industrio de ŝufabrikado, ligita al Arnedo. Krome estas nutrindustrio kaj aliaj pli malgrandaj industrio, kaj rura turismo, gastigado ktp.
Vizitindaĵoj estas la kastelo (kun ĉefturo), la preĝejo de la 16-a jarcento malfrugotika kun renesancaj elementoj kaj baroka ĉefretablo, la ermitejo, surstrataj statuoj ktp.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Monumento al Manuel Bretón de los Herreros.
-
Monumento al la festo de la pano kaj la fromaĝo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de Quel
- Historio de Quel Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine