Wengi BE
- La mallongigo BE en Wengi BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Wengi. |
Wengi | |
---|---|
Blazono de Wengi | |
Wengi | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Büren |
Koordinatoj | 47° 5′ 1″ N 7° 24′ 7″ O / 47.08361 °N, 7.40194 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 1″ N 7° 24′ 7″ O / 47.08361 °N, 7.40194 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 615 |
Areo | 7,07 km² |
Alteco | 480 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3251 |
Komunumkodo | 0394 |
Mapo de Wengi | |
Wengi estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Büren kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 615 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Wengi situas tute en okcidento de la Valo de Limpach en la fontregiono de la rivero Limpach, orienta alfluanto de Emme. La komunumo troviĝas en la centro de la triangulo formita de la urboj Berno, Bielo kaj Soloturno. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Wengi, Scheunenberg kaj Waltwil, kaj la setlejoj Neuhus, Janzehus kaj Reuetal.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,07 km², de kiuj 16,7% estas kovritaj de arbaro, 72,8% servas por agrikulturo kaj 7.6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Wengi limas en nordo al Schnottwil (SO), en nordoriento al Messen (SO), en okcidento al Ruppoldsried, en sudo al Rapperswil, en okcidento al Grossaffoltern, kaj en nordokcidento al Diessbach ĉe Büren.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En vengi kruciĝas la kantona ĉefvojo n-ro 252 de Büren ĉe Aro al Münchenbuchsee kun la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Aarberg al Utzenstorf. Per poŝtaŭtolinioj al Soloturno, Lyss kaj Messen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Wengi datiĝas el la jaro 1262 kiel Wengen. Dum mezepoko Wengi estis la centro de naturalkapitolo de la Episkopejo Konstanco kaj kapitola ĉefoloko. En la jaro 1406 Wengi estis akirita de la urba ŝtato Berno.[3]
Personecoj
[redakti | redakti fonton]- La 23-an de februaro 1820 naskiĝis en Wengi Jakob Stämpfli, de 1854 ĝis 1863 membro de la Federacia Konsilio de Svislando, en 1972 membro de la internacia arbitrejo pri la Alabamopostuloj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Aliaj signifoj de Wengi
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo[rompita ligilo]
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Teksto Wengi dum mezepoko en la retejo de la komunumo Arkivigite je 2011-08-31 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Wengi – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Reformita preĝejo de Wengi
-
Komunuma domo de Wengi
|