Terra Botanica
Terra Botanica | ||
---|---|---|
botanika ĝardeno, tema parko [+] | ||
Lando | Francio | |
Regiono | Maine-et-Loire | |
Situo | Angers | |
- koordinatoj | 47° 30′ 4″ N, 0° 34′ 12″ U (mapo)47.5011-0.56999999999999Koordinatoj: 47° 30′ 4″ N, 0° 34′ 12″ U (mapo) [+] | |
Malfermo | 10-a de aprilo 2010 | |
Terra Botanica | ||
Vikimedia Komunejo: Terra Botanica [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Terra Botanica estas amuzparko norde de la urbo Angers (Francio), kun temoj rilataj al vegetaloj, biodiverseco kaj utiligado de la plantoj. Malfermo okazis la 10-an de aprilo 2010.
Grandeco de la parko estos 17 hektaroj[1] : 60000 kvadrataj metroj de ĝardenoj kaj 25000 da akvo-spacoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua nomo de la parko Terra Botanica estis Parc du végétal. Anoncon de la definitiva nomo faris Christophe Béchu, prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de la departemento Maine-et-Loire dum la inaŭguro de la 21-a foiro pri Vegetaloj okazinta en Angers de la 22-a ĝis la 24-a de februaro 2006.[2].
La 4-an de oktobro 2009, 10804 homoj antaŭ-premiere malkovris la parkon dum malferma tago al la laborejo, kaj la 4-an de aprilo 2010 la parko estis inaŭgurita kun ĉeesto de politikuloj kaj publiko (inter 4000 kaj 5000 homoj).
Situo
[redakti | redakti fonton]La parko situas en la franca departemento Maine-et-Loire, ĉe la limo de la komunumoj de Angers kaj Avrillé, sur parto de la eks-flughaveno de Angers-Avrillé.
Ĝi estos rekte alirebla el aŭtovojo A11 (elirejo n°16)[3]. Ekde junio 2011, tramo ligos ĝin al la trajnstacio de Angers.
La parko
[redakti | redakti fonton]La frapfrazo de la parko kunligas la temon al la geografia situo : « Vivez en Anjou la grande aventure du végétal » (Vivu en Anjou la grandan aventuron de vegetaloj)[4]
Sur 11 hektaroj, al la vizitantoj la parko proponos ĉirkaŭ 40 allogaĵojn kaj amuzaĵojn diskonstruitajn ene de kvar grandaj temspacoj nomitaj "universoj"[5] :
- la Vegetalo Avidata (kun granda tropika forcejo)
- la Vegetalo Malavara
- la Vegetalo Mistera
- la Vegetalo Malsovaĝigita
Krom tiuj kvar spacoj, estos ankaŭ la "koro", kie situos la akceptejo (kun biletejo kaj vendejo de memoraĵoj), la reklamejo pri Anjou-regiono kaj du restoracioj.
Ĉef-allogaĵoj
[redakti | redakti fonton]- La Botanika Odiseo (kina spektaklo, kiu montros la efikojn de oceana traŝipado)[5]
- Iam estis floro (plur-sensa spektaklo)[5]
- Vojaĝo centre de planto (4D-kinospektaklo)[5]
- La granda ekstrem-forcejo (ĝi montros vojaĝon tra kvar ekstremaj klimatoj, kio helpos memorigi, ke vivo adaptiĝas en tre diversaj kondiĉoj)[5]
- La Anjou-floradoj (boat-promenadoj)
- La gapvagado de la pintoj (surrela altpromenado, en nukso-ŝelegoj, tra la branĉoj de la arboj)[5]
Jara aktivado
[redakti | redakti fonton]Atendataj jare estas 400 000 vizitantoj, kun ekonomiaj konsekvencoj en la transportoj, restoraciaj servoj kaj turismo de la regiono. Celo estas, ke la parko iĝu motoro de la Anjou-turismo kaj ĉefa centro al la aliaj turismejoj de la departemento Maine-et-Loire.
Oni celas farigi la parkon ankaŭ montrofenestro de la regiona aktivaĵaro pri plantoj en Anjou. Tiucele la parko disponos grandan aferistan centron kun 350-kvadratmetra ekspoziciejo , 325-loka amfiteatro kaj 4 alĝustigeblaj ĉambroj.
En la parko laboros jare ĉirkaŭ kvindek dungitoj (por la ĉiutaga prizorgado de la plantoj) kaj ĉirkaŭ sesdek dungitoj dum la malferm-sezono, tio estas dum la florad-periodoj (de printempo ĝis aŭtuno, kun antaŭvidita pintsezono de majo al septembro).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- france http://www.terrabotanica.fr Oficiala retejo
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Camifolia (botanika ĝardeno en samdepartementa urbo Chemillé)
- Parc oriental de Maulévrier (en Eŭropo la plej granda japana ĝardeno, en la parko de la kastelo de samdepartementa urbo Maulévrier)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (france) http://www.angers.villactu.fr/terra-botanica-f7605-c012.html Arkivigite je 2010-02-04 per la retarkivo Wayback Machine (konsultita je 2010-04-05)
- ↑ france http://www.fldhebdo.fr/reagir-sur-le-21e-salon-du-vegetal-a-angers-marque-les-tendances-du-marche-com1488-5.html[rompita ligilo] (konsultita je 2010-04-05)
- ↑ france http://www.terrabotanica.fr/parc-attraction-theme-vegetal-informations-pratiques/acceder-au-parc[rompita ligilo] (konsultita je 2010-04-05)
- ↑ http://www.terrabotanica.fr (titolo de la paĝo, konsultita je 2010-04-05)
- ↑ 5,0 5,1 5,2 5,3 5,4 5,5 france (PDF) Gazetara dosiero Arkivigite je 2010-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
Ĉi tiu paĝo estis originale verkita el la franca versio.