Valdemadera
Valdemadera | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26532 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 59′ N, 2° 4′ U (mapo)41.983888888889-2.0738888888889Koordinatoj: 41° 59′ N, 2° 4′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 975 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valdemadera [+] | |||
Valdemadera [baldemaDEra] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Cervera, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La loknomo Valdemadera estas etimologie komprenebla kiel valo de ligno aŭ forsta valo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Valdemadera estas en montara areo sur la supra valo de la rivero Alhama. Valdemadera estas tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-390, kiu komunikas oriente kun Aguilar del Río Alhama kaj sudokcidente kun Navajún.
Historio
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same ĉe Valdemadera, kie oni malaltiĝis el 300 ĝis nunaj 10.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Estis nur 9 loĝantoj censitaj en 2007 kaj plej ofte inter 8 kaj 10, tial Valdemadera estas la dua municipo kun malplej da loĝantoj en la tuta Hispanio, post toleda Illán de Vacas (6 loĝantoj en 2007) kaj samsenhoma kun Villarroya en Rioĥo kaj Jaramillo Quemado en Burgoso. Estas polmoludejo kaj domo por rura turismo.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo kaj brutobredado. Krome estas rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, kaj naturaj lokoj, iknitoj ktp.