Valeria Bruni Tedeschi
Valeria Bruni Tedeschi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Valeria Bruni Tedeschi en Festivalo de Cannes, 2010
| |||||
Persona informo | |||||
Valeria Carla Federica Bruni-Tedeschi | |||||
Naskiĝo | 16-a de novembro 1964 en Torino, Italio | ||||
Lingvoj | franca • itala vd | ||||
Ŝtataneco | Francio (2006–) Italio vd | ||||
Familio | |||||
Patrino | Marisa Borini (mul) vd | ||||
Gefratoj | Carla Bruni vd | ||||
Amkunulo | Sofiane Bennacer (en) Louis Garrel (mul) (2007–2012) vd | ||||
Parencoj | Nicolas Sarkozy (edzo de fratino) Giulia Sarkozy (en) (fratino nevino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro teatra aktoro filmmuntisto aktoro ludisto kantisto filmaktoro scenaristo reĝisoro vd | ||||
Laborkampo | Teatra arto vd | ||||
Aktiva dum | 1983 - | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Maria Antonietta Portulano vd | ||||
| |||||
Aktorado | |||||
César | |||||
1994 | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Valeria BRUNI TEDESCHI[1] (naskiĝis la 16-an de novembro 1964 en Torino) estas franca aktorino, scenaristino, reĝisorino de kino kaj komediistino de teatro de itala deveno. Ŝi posedas duoblan francan-italan naciecon.
Familio
[redakti | redakti fonton]Nepino de Virginio Bruni Tedeschi, fondinto en la 1920-aj jaroj, en Torino, de CEAT (Cavi Electrici Affini Torino), rapide atinginta la duan rangon de fabrikantoj de pneŭmatikoj de Italio. Virginio Bruni Tedeschi, itala judo, konvertiĝis dum la dua mondmilito kaj edziĝis kun katolikino, tiel forlasante la judan komunumon de Torino[2]. Valeria estas la filino de oper-komponisto Alberto Bruni Tedeschi, kaj de aktorino kaj piano-koncertistino Marisa Borini. Ŝia pliaĝa fratino estas Carla Bruni. Ŝi havis pli aĝan fraton Virginio (naskiĝinta la 20-an de septembro 1960 kaj mortinta la 4-an de julio 2006).
Biografio
[redakti | redakti fonton]La 16-an de novembro 1964: ŝi naskiĝis en Torino, Italio. Filino de Alberto Bruni Tedeschi, riĉa torina industriisto kaj komponisto de klasika kaj opera muziko kaj de Marisa Borini, itala aktorino kaj piano-koncertistino.
1973: ŝi estis 9-jara, kiam ŝia familio forlasis Italion kaj transloĝiĝis al Francio, timante ostaĝo-prenojn fare de italaj Ruĝaj Brigadoj.
Ŝi vizitis kursojn de teatro en Atelier Jean Darel, kursojn de Blanche Salant en Centre Américain kaj post unu jaro en preparlernejo, ŝi sekvis kursojn de teatro en École des Amandiers en Nanterre, kun profesoroj Pierre Romans kaj Patrice Chéreau kune kun samjaraj kamaradoj Agnès Jaoui, Vincent Pérez, Marianne Denicourt, Bernard Nissille...
1983: ŝi debutis 19-jaraĝa ambaŭ en televido kaj teatro per Paolino, la juste cause et la bonne raison inspirita de muzika komponaĵo de ŝia patro, adaptita al televido de reĝisoro François Reichenbach kaj en teatro per teatraĵo Platonov de Anton Ĉeĥov, reĝisorita de Patrice Chéreau.
1986: ŝi estis 22-jara kiam ŝi unuafoje aperis[3] en kino en Paulette, la pauvre petite milliardaire de Claude Confortès.
1987: Patrice Chéreau, kiu restis ŝia mentoro, ofertis al ŝi ŝian unuan veran rolon en lia filmo Hôtel de France filmita kun aktoroj lernantoj de École des amandiers.
1993: Ŝi atingis amasmedian famon danke al filmo Les gens normaux n'ont rien d'exceptionnel, de la juna reĝisorino Laurence Ferreira Barbosa, por kiu ŝi estis rekompencita per César por plej bona virina espero en 1994.
1997: kunverkante dialogojn de filmo Mots d'amour kun sia kunulo Mimmo Calopresti, ŝi pasiiĝis por verkado de scenaro kaj verkis, reĝisoris kaj ludis sian propran rolon en 2002 en sia filmo inspirita de sia propra vivo, Il est plus facile pour un chameau..., kiu havigis al ŝi premion Louis-Delluc por unua filmo en 2003.
Ŝi daŭrigis per multnombraj filmoj en kino kaj televido, ankaŭ per teatraĵoj en teatro, inter Francio kaj Italio. Valeria estas unu el la plej petataj aktorinoj de franca kino, ofte en roloj de ĉarmoplenaj personoj malfortaj kaj turmentataj.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- 1985: (Hanna Mandlikowa regardait ses poupées jouer au tennis) amatora filmo (29 minutoj) de Jean-Paul Chabrier kaj Jean Robert Blain: Anna
- 1986: Paulette, la pauvre petite milliardaire de Claude Confortès: Saksofonistino
- 1987: L'Amoureuse de Jacques Doillon: Vanessa
- 1987: Hôtel de France de Patrice Chéreau: Sonia
- 1988: Bisbille de Roch Stéphanik
- 1989: J'écris dans l'espace de Pierre Etaix
- 1990: Dis-moi oui, dis-moi non de Noémie Lvovsky
- 1990: La Baule-les-Pins de Diane Kurys: Odette
- 1990: Fortune express de Olivier Schatzky: Corinne
- 1991: L'homme qui a perdu son ombre de Alain Tanner: Anne
- 1992: Les gens normaux n'ont rien d'exceptionnel de Laurence Ferreira Barbosa: Martine
- 1993: Condannato a nozze de Giuseppe Piccioni: Gloria
- 1993: La Reine Margot de Patrice Chéreau
- 1993: Une femme pour moi (Televido) de Arnaud Selignac: Victoria
- 1994: Montana blues de Jean-Pierre Bisson: Stella
- 1994: Poisson rouge de Cédric Klapisch: Junulino
- 1994: Oublie-moi de Noémie Lvovsky: Nathalie
- 1994: Le Livre de cristal de Patricia Plattner: Julia Portal
- 1995: Mon homme de Bertrand Blier: Sanguine
- 1995: La Seconde Fois de Mimmo Calopresti: Lisa Venturi
- 1996: Les Menteurs de Elie Chouraqui: Daisy
- 1996: Le Cœur fantôme de Philippe Garrel: Virino en ruĝo
- 1996: Encore de Pascal Bonitzer: Aliette
- 1996: Nénette et Boni de Claire Denis: Bakistino
- 1996: Amour et confusions de Patrick Braoudé: Michelle
- 1997: J'ai horreur de l'amour de Laurence Ferreira Barbosa
- 1997: The house de Sharunas Bartas: Virino kun marionetoj
- 1997: On a très peu d'amis de Sylvain Monod: Michèle
- 1997: Ceux qui m'aiment prendront le train de Patrice Chéreau: Claire
- 1997: Mots d'amour de Mimmo Calopresti: Angela
- 1997: Les Années lycée : Petites (Televido) de Noémie Lvovsky: Patrino de Emilie
- 1998: La Nourrice de Marco Bellocchio: Vittoria Mori
- 1998: Au cœur du mensonge de Claude Chabrol: Komisaro Frédérique Lesage
- 1999: Drugstore de Marion Vernoux
- 1999: Les Cendres du paradis de Dominique Crevecœur: Anna
- 1999: Rien à faire de Marion Vernoux: Marie Del Sol
- 1999: La vie ne me fait pas peur de Noémie Lvovsky: Patrino de Emilie
- 2001: Ten minutes older - The Cello de Bernardo Bertolucci ("Histoire d'eaux")
- 2001: Le Lait de la tendresse humaine de Dominique Cabrera: Josiane
- 2001: Peau d'ange de Vincent Perez: Advokatino
- 2002: Ah ! si j'étais riche de Michel Munz: Alice, edzino de Aldo
- 2002: Il est plus facile pour un chameau... de Valeria Bruni Tedeschi: Federica
- 2002: La Felicita, le bonheur ne coûte rien de Mimmo Calopresti: Carla
- 2003: 5x2 de François Ozon: Marion
- 2004: Quartier VIP de Laurent Firode: Claire
- 2004: Le temps qui reste de François Ozon
- 2004: Une grande année de Ridley Scott
- 2005: Tickets de Ermanno Olmi
- 2005: Munich de Steven Spielberg
- 2005: Un couple parfait de Nobuhiro Suwa
- 2005: Crustacés et coquillages de Olivier Ducastel kaj Jacques Martineau: Béatrix
- 2007: Faut que ça danse ! de Noémie Lvovsky: Sarah
- 2007: Actrices de Valeria Bruni Tedeschi: Marcelline
- 2008: Le Grand Alibi de Pascal Bonitzer: Esther
- 2008: L'Abbuffata de Mimmo Calopresti
- 2008: Les Regrets de Cédric Kahn: Maya
- 2010: Les mains en l'air de Romain Goupil: Sandrine
- 2010: Encore un baiser (Baciami ancora) de Gabriele Muccino: Adele
Teatro
[redakti | redakti fonton]- 1983: Monsieur de Pourceaugnac de Molière, reĝisoris Nicolas Marie
- 1987: Platonov de Anton Ĉeĥov, reĝisoris Patrice Chéreau, Théâtre des Amandiers: Sophia
- 1987: Penthésilée de Heinrich von Kleist, reĝisoris Pierre Romans, Festivalo de Avignon
- 1987: La Petite Catherine de Heilbronn de Heinrich von Kleist, reĝisoris Pierre Romans, Festivalo de Avignon
- 1988: Chroniques d'une fin d'après-midi spektaklo konsistanta el verkareroj de Anton Ĉeĥov, reĝisoris Pierre Romans, Festivalo de Avignon: Nina Mikhaïlovna Zaretchnaïa
- 1999: Un mois à la campagne de Ivan Turgenev, reĝisoris Yves Beaunesne, Théâtre de l'Athénée
- 2009: Je t'ai épousée par allégresse de Natalia Ginzburg, reĝisoris Marie-Louise Bischofberger, Théâtre de la Madeleine
- 2010: Rêve d'Automne de Jon Fosse, reĝisoris Patrice Chéreau, Musée du Louvre, Centre national de création d'Orléans, Théâtre de la Ville
- 2011: Rêve d'Automne de Jon Fosse, reĝisoris Patrice Chéreau, turneo, Le Grand T Nantes, deSingel Antverpeno, Théâtre du Nord, Stadsschouwburg Amsterdamo, Piccolo Teatro, TAP Poitiers, TNB, Wiener Festwochen Vieno, La Criée
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La familia nomo Bruni Tedeschi skribiĝas en la itala sen streketo; por ties artaj aktivecoj, Valeria uzas nomon kun franca ortografio, kun streketo.
- ↑ L'Express, novembro 2007, intervjuo de Valeria Bruni-Tedeschi
- ↑ Estis verŝajne ŝia debuto en profesia kino, tamen ŝi jam ludis la antaŭan jaron (1985) en amatora filmo Super-8 de 29 minutoj de Jean-Paul Chabrier kaj Jean Robert Blain Hanna Mandlikowa regardait ses poupées jouer au tennis. Ŝi havis la ĉefan rolon. Tiu tute nekonata filmo, ankoraŭ ekzistas.