Saltu al enhavo

VietJet Air

El Vikipedio, la libera enciklopedio
VietJet Air
IATA
VJ
ICAO
VJC
Voksigno
VIETJET
Fondita 2007
Naboj Flughaveno Tan Son Nhat
Fokus-urboj Flughaveno Noi Bai
Programo por oftaj flugantoj ?
Aviadilaro 19
Cellokoj
Ĉefsidejo Ho-Chi-Minh-urbo (Vjetnamujo)
Ĉefuloj Luu Duc Khanh
Retejo: www.vietjetair.com
vdr
VietJet Air

VietJetAir estas malaltkosta aviadentrepreno en Vjetnamio. Krom ĝi, ekzistas alia malaltpreza aviadentrepreno en Vjetnamio, nome Jetstar Pacific Airlines. La sidejo de la entrepreno troviĝas en Hanojo, la centro de funkciado estas en Saigono. La firmao estis fondita en 2007 kaj ĝia unua flugo okazis en 2011. Ĝis decembro 2014, la aviadentrepreno transportis 10 milionojn da pasaĝeroj. Ĝi ofertas flugojn al kaj de pluraj flughavenoj en Vjetnamio: Hanojo, Saigono, Hai Phong, Thanh Hoa, Vinh, Dong Hoi, Hue, Da Nang, Quy Nhon, Buon Ma Thuot, Da Lat, Nha Trang, Can Tho, Phu Quoc. La entrepreno alflugas 5 internaciajn celojn en Azio, nome: Seulo, Bangkoko, Tajpeo, Singapuro, Tajlando.

En 2014, la aviadentrepreno subskribis kontrakton kun Airbus por aĉeto kaj luado de 100 aviadiloj de la tipoj Airbus Al320 kaj Al321. Laŭ tiu kontrakto, la aviadentrepreno akiras 10 aviadilojn ĉiujare. En 2014 35% de la de ĝi transportitaj pasaĝeroj estis enlandaj pasaĝeroj en Vjetnamio.