Zboj
Zboj | |
hungare: Harcos | |
municipo | |
Oficiala nomo: Zboj | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Snina |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Zemplín |
Montaro | Bukovské vrchy |
Rivero | Zbojský potok |
Situo | Zboj |
- alteco | 356 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 01′ 42″ N 22° 28′ 48″ O / 49.02833 °N, 22.48000 °O (mapo) |
Areo | 50,542 km² (5 054,2 ha) |
Loĝantaro | 436 (31.12.2005) |
Denseco | 8,63 loĝ./km² |
Nacia parko | Nacia parko Poloniny |
Unua skribmencio | 1567 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 067 68 |
Telefona antaŭkodo | +421-57 |
Aŭtokodoj | SV |
NUTS | 521051 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Zboj | |
Retpaĝo: www.zboj.ocu.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Zboj (hungare Harcos (harcoŝ)) estas rutena vilaĝo en orienta Slovakio, en Regiono Prešov, en Distrikto Snina. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Zboj, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis novan hungarecan nomon, kiu estas simpla traduko el la origina.
Situo
[redakti | redakti fonton]La teritorio de vilaĝo kuŝas en la montaro Bukovské vrchy en la montara valkaldrono kune kun vilaĝo Nová Sedlica kiu kuŝas pli nordokcidente. Tra la vilaĝo fluas rojo Zbojský potok, kiu elfontas ĉe la limo sub la ĉefa karpata montspino kaj kondukas vojo al Nová Sedlica de Ulič. De okcidento staras monto Veľký Bukovec kaj sud oriente Stinská, laŭ la ukraina landlimo. Snina troviĝas 40 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Rutenoj fondis la vilaĝon en 1569. Dum la historio la vilaĝo apartenis origine al noblaj familioj de Humenné, poste al kelkaj aliaj noblaj familioj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1002 da homoj, (928 rutenoj, 38 germanoj, 22 hungaroj, 5 slovakoj). Dum la 1-a mondmilito okazis tie gravaj bataloj, sekve la vilaĝo preskaŭ tute ruiniĝis. Ĝis Traktato de Trianon Harcos apartenis al Hungara Reĝlando, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Snina, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean limozonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo -(ankaŭ tiam la vilaĝo detruiĝis)- fine de 1944. Komence de 1944 la judoj deportiĝis. En 1945 banditoj murdis kelkajn el la loĝantoj. En 1947 aŭtobusoj ektrafikadis, en 1955 poŝto, en 1960 lernejo konstruiĝis. En 2001 loĝis en la vilaĝo 488 da homoj, (383 slovakoj, 49 rutenoj kaj 32 ukrainoj). En 2001 loĝis en Zboj 488 da homoj, (383 slovakoj, 49 rutenoj, 32 ukrainoj, 5 ĉeĥoj).
Konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- grekokatolika ligna preĝejo de jaro 1706 estas translokita al Bardejovské Kúpele en Muzeo de popola arkitekturo en 1966
- nova preĝejo de 1966
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Sur la kulturdomo memortabulo de Petro Lodij kaj konata rakontanto de popolaj fabeloj Michal Pustaj (1858-1944).
- Ĉe la vilaĝa tombejo troviĝas vasta tombejo de unua mondmilito.
- Monumento en Oblazy de ĉeĥa soldato Linha, kiu deminas la trarompon de Zbojský potok en 1944 post la dua mondmilito.
- Minerala fonto Kvasná voda (eo:Acida akvo).
Naturoprotektado
[redakti | redakti fonton]La parto de teritorio de vilaĝo estas en la Nacia parko Poloniny, inkludas du protektitaj teritorioj: