La araba-israela konflikto okazas inter la ŝtato Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj, aparte la palestinanoj.
|
| « Eble malgraŭ atendoj de israelaj gastigantoj, mia vojaĝo al Golanaj Altaĵoj kaj vojaĝoj tra la lando konvinkis min pri vaneco klopodi garantii sekurecon per akirado de teritorioj. Mi komprenis ke Israelo neniam ricevos sufiĉe da teritorioj por rekompenci malamikecon de la araboj — kaj sekve la aferon de sekureco de Israelo necesas trakti aparte de afero de teritoria suvereneco. Vastigado de la suvereneco de Israelo per si mem ne garantios ĝian sekurecon, speciale se tia vastigado nur fortigas malamikecon de la araboj. » | — Zbigniew Brzeziński, Potenco kaj principoj: Memuaroj de la konsilisto pri nacia sekureco 1977-1981 [1983] |
|
|
| |
|
| |
|
| « [pri provo solvi la araba-israelan konflikton en 1991] Tio estis momento kiam necesis oficiale prezenti kelkajn bazajn usonajn postulojn: ne povas esti rajto pri reveno de palestinanoj, ne povas esti signifa vastigo de teritorio de Israelo post linio de 1967, devas esti teritoria rekompenco por ĉiuj ajn ŝanĝoj, necesas plano pri divido de Jerusalemo kaj programo de malmilitarismigo de la estonta palestina ŝtato. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| |
|
| « [pri politiko de Usono rilate la araba-israelan konflikton dum oficperiodoj de George W. Bush] …usona-israela komploto por forpuŝo de palestina gvidanto Jaser Arafat de politika scenejo, ĉar li estis konsiderata obstaklo por la usona-israela politiko; uzado fare de israelanoj de konstanta fizika premado al palestinanoj; indiferenta rilato de Usono al daŭra vastigo de kolonioj en Cisjordanio; preventa uzado de forto por fizika likvido de celitaj personoj, sen zorgi pri viktimoj kaj “flanka damaĝo” responde al palestinaj agoj de terorisma arbitreco. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| |
|
| « Transformiĝo de Usono el peranto inter israelanoj kaj araboj je subtenanto de Israelo havis paradoksan efikon: ĝi malaltigis kapablon de Usono havi decidan influon sur la evoluon de la eventoj (do sur la pacprocezon) aŭ fortigi en perspektivo sekurecon de Israelo. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| « Aserti ke profundiĝinta araba-israela konflikto ne estis kialo de malamikeco al Usono, trafinta la arabojn, povus nur tiuj kiuj estas persone interesitaj je tio. » | — Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. » | — Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012] |
|
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| |
|
| « Malkapablo de Israelo fini la intifadon en 1987-1988 en Cisjordanio kaj en Gazaa Sektoro lasis al Israelo nur kvar eblecojn: etnaj purigadoj; anekso de Cisjordanio kaj kreado de ŝtato dividita surbaze de rasapartiga principo; inkluzivigo de la araba loĝantaro je la juda ŝtato aŭ iu formo de interkonsentita dislimigo de la du komunumoj — do akcepti la kreadon de la palestina ento, kiu iam nepre ricevos formon de la ŝtato. Etnaj purigadoj kaj apartigo estis nekombineblaj kun moralaj konvinkoj kaj politikaj bezonoj de Israelo. Israelo estis malpreta ankaŭ al la inkluzivigo de ĉiuj araboj de Cisjordanio je Israelo, ĉar tio detruus la judan karakteron de tiu ĉi ŝtato. La atingita per intertraktoj kunekzistado de Israelo kaj de la araba loĝantaro de Palestino transformiĝis je la sola praktike realigebla varianto. Nelonge antaŭ sia murdo Jicĥak Rabin tiel esprimis tion al aŭstralia ministro pri eksteraj aferoj Gareth Evans, gratulinta lin pro tio ke li elektis la vojon de la paca procezo: "Ne mi elektis, — diris Rabin, — sed oni devigis min". » | — Henry Kissinger, Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001] |
|
|
| |