Dento estas elstara eta organo el osteca substanco (dentino), tegita de emajlo ĉe la krono, troviĝanta en makzelo de homo kaj servanta por mordi kaj maĉi la nutraĵon.
|
| « La plej grava instrumento de la potenco, per kiu estas provizita la homo, kaj ankaŭ multaj bestoj, estas la dentoj. Ilia ordiĝo laŭvice, brilo kaj glimo elstarigas ilin el ĉio alia, kio apartenas al la korpo kaj estas uzata praktike. Oni povas ilin nomi la unua vico el ĉiuj konataj: tio estas vico, kaŝanta en si minacon, kiu estas esprimita eĉ se ne ĉiam, do ĉiam kiam la buŝo estas malfermita, do tre ofte. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « [pri la dentoj] Laŭ sia naturo ili estas io meza inter denaska korpoparto kaj ilo. Tio ke ili povas elfali aŭ esti elbatitaj, eĉ pli proksimigas ilin al la ilo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|
|
| « Manko de la dentoj kreas mizeran aspekton; ne montri haveblajn dentojn estas kvazaŭ signo de asketismo. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|