Dua mondmilito estas granda milito, okazinta inter 1939 kaj 1945.
|
| « Se ni vidos ke estas gajnanta Germanio, ni devos helpi al Rusio kaj se estos gajnanta Rusio, ni devos helpi al Germanio kaj tiel do ili mortigu laŭeble plej longe, kvankam mi ĉe neniuj cirkonstancoj dezirus vidi kiel venkinto Hitleron. Neniu el ili plenumas siajn promesojn. » | — Harry S. Truman, [1941] |
|
|
| « Marodistoj ne povas nuligi la Venkon, nek ŝanĝi ĝin. En tiu senco ne indas subiĝi kaj rezigni je la festo nur pro tio, ke ili provas en ĝi partopreni. Finfine kio okazus se la kristanoj rezignus je sia kredo post la krucmilitoj kaj inkvizicio? » | | « Мародеры не могут ни отменить Победу, ни изменить ее. В этом смысле не стоит поддаваться и отказываться от праздника только потому, что они пытаются в нем участвовать. В конце концов, что было бы, если бы христиане отказались от своей веры после крестовых походов и инквизиции? » | — Andrej Movĉan, Pri venkintoj kaj marodistoj [la 5-a de majo 2015] |
|
|
| « Estas ni hodiaŭ. Estos vi morgaŭ. » | | « It is us today. It will be you tomorrow. » | — Haile Selassie en 1936, post la dua italo-etiopa milito |
|
|
| « Plejparto de la perfiduloj dum la Dua mondmilito estis el ekstremaj dekstruloj, tio estas el ekstremaj nacional-izolaciistoj. “Ekstreman, desperan naciismon kaj ŝtatan perfidon dividas tre mallarĝa limo”[1]. » | — Eric Hoffer, La vera kredanto [1951] |
|
|
| « La eŭropano ekde la Dua mondmilito komencis akcenti vidajn valorojn; ne hazarde lia ekonomio subtenas nuntempe amasan produktadon de unuformaj konsumaĵoj. La usonanoj ja unuafoje ekribelis kontraŭ la unuformaj konsumismaj valoroj. » | — Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964] |
|
- ↑ Citaĵo el: Harold Ettlinger. The Axis on the Air. 1943. p. 39.