Dubo estas mensostato meza inter nesciado kaj certeco.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
|
| « Vivas pli da fido en honesta dubo, kredu min, ol en duono de la kredoj. » | | « (angle) There lives more faith in honest doubt, believe me, than in half the creeds. » | — Alfred Tennyson |
|
|
| « Kredo kaj dubo estas necesaj - ne kiel antagonistoj, sed laborante flank-al-flanke por konduki nin ĉirkaŭ la nekonata kurbo. » | | « (angle) Faith and doubt both are needed — not as antagonists, but working side by side to take us around the unknown curve. » | — Lillian Smith |
|
|
| « Ni laboras en la mallumo - ni faras tion, kion ni povas - ni donas tion, kion ni havas. Nia dubo estas nia pasio kaj nia pasio estas nia tasko. La resto estas la frenezo de arto. » | | « (angle) We work in the dark — we do what we can — we give what we have. Our doubt is our passion and our passion is our task. The rest is the madness of art. » | — Henry James |
|
|
| « Dubo envenas ĉe la fenestro, kiam Enketo estas rifuzita ĉe la pordo. » | | « (angle) Doubt comes in at the window, when Inquiry is denied at the door. » | — Benjamin Jowett |
|
|
| « Ni neniam scias per kiaj Diaj misteroj de kompenso la granda Patro de la universo efektivigas Sian subliman planon; sed tiuj tri vortoj, "Dio estas amo" devas enhavi, al ĉiu dubanta animo, la solvon de ĉiuj aferoj. » | | « (angle) We never know through what Divine mysteries of compensation the great Father of the universe may be carrying out His sublime plan; but those three words, "God is love" ought to contain, to every doubting soul, the solution of all things. » | — Dinah Craik |
|
|
| « Mi estas plena je duboj... Ĉiu nova filmo estas kiel provo. Antaŭ ol mi paŝas fronte de la filmilo, mi ne scias ĉu mi falos aŭ ĉu mi flugos - kaj ĝuste tiel mi volas, ke ĝi restu. » | — Juliette Binoche |
|
|
| « Ni ne povas scii ĉu ni amas Dion, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti dubo pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio... » | — Tereza el Avilo |
|
|
| « Neniu viro ŝatas dubojn pri sia inteligenteco aŭ bona fido, precipe se li mem dubas pri ĝi. » | | « (angle) No man likes to have his intelligence or good faith questioned, especially if he has doubts about it himself. » | — Henry Adams |
|
|
| « Kompatu tiun, kiu iam rigardas sian internan sfinkson kaj dubas pri ĝi. Li estas perdita. » | — Rubén Darío |
|
|
| « …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|
|
| « Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon. » | — Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941] |
|