Saltu al enhavo

Ottavio Mosto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 17:58, 13 jul. 2024 farita de Giorno2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Ottavio MOSTO (naskiĝinta ĉ. 1659 en Padovo, mortinta en 1701 en Prago) estis itala stukisto kaj skulptisto kiu aktivis ankaŭ en Salcburgo kreante en 1690 diversajn marmoraĵojn por la ĝardenoj de kastelo Mirabell. Krome agadis li en Prago. Lin edzigis la salcburgianino Maria Franziska Merl kiu naskis du filinojn kaj unu filon nome Anton Wenzel (kiu ankaŭ fariĝis skulptisto).

Vivo kaj agado

Mosto lernis ĉe la baroka artisto Gian Lorenzo Bernini. En januaro 1690 Mosto estis komisiita pri la elfaro de artaĵoj por la Mirabell-ĝardeno pri la temo de la kvar sezonoj, en julio krome pri la kvar elementoj. Pragon venigis lin Johann Ernst von Thun und Hohenstein. Prage li kreis apud la Toskana Palaco la statuon de ĉefanĝelo Miĥaelo kaj por la ponto de Karolo la grupon de sankta Venceslao kun anĝeloj. En Bohemujo li estis konsiderata ĉefa reprezentanto de baroka mistifikismo.

Eksteraj ligiloj

Notoj



Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.