Celia Lovsky
Celia Lovsky | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1897 en Vieno | |
Morto | 12-an de oktobro 1979 (82-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Mortis per | Malsano vd | |
Tombo | Hollywood Forever Cemetery (en) vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Usono Aŭstrio vd | |
Familio | ||
Patro | Jaromír Havlík (en) vd | |
Edz(in)o | Peter Lorre (1934–1945) vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro teatra aktoro televida aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1930– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Celia LOVSKY (naskita Cäcilia Josefina Lvovsky, la 21-an de februaro 1897 kaj morta la 12-an de oktobro 1979) estis juddevena aŭstria aktorino ŝtataniĝinta usonano. [1]
Ŝi studis teatron, dancon kaj lingvojn ĉe la Aŭstria Reĝa Akademio de Artoj kaj Muziko. Ŝi poste moviĝis al Berlino, kie ŝi aktoris en la superrealistaj teatraĵoj de Karl Kraus. Tie, en 1929, ŝi amikiĝis kun Peter Lorre. La paro vojaĝis al Parizo, Londono kaj Usono. Li aperis en filmo de Fritz Lang, M (1931), poste la paro ekloĝis en Santa Monica, Kalifornio. Post eksgeedziĝo ŝi komencis rolon en usonaj filmoj kaj televido. Ŝi ĉefe rolis iomete ekzotikajn rolojn kiel ekzemple la surda-muta patrino de Lon Chaney en Man of a Thousand Faces (1957) kaj "indiĝena princino" Saba en filmo Foxfire (1955).
Kiam ŝi maljuniĝis, ŝi ricevis rolojn de dignulinoj, kiel ekzemple hispana matriarko en epizodo de Bonanza (1960), maljuna indiĝenino en epizodo de "Wagon Train" kaj mallonga sed memorinda rolo kiel vidva patrino de Reinhard Schwimmer, unu de la viktimoj en la filmo The St. Valentine's Day Massacre (1967). Ŝi rolis la vulkananan matriarkon T'Pau en Star Trek dum epizodo "Amok Time" (1967), kiu plenumas la ceremonion de la fiaskita geedziĝo de sinjoro Spock.
Ŝia lasta apero estis en filmo Soylent Green (1973).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Celia Lovsky biodata on Petition for Naturalization as Cacilia Josefina Lowenstein, ancestry.com; accessed October 7, 2015.