Cheles
Cheles | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06105 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 162 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 24 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 31′ N, 7° 17′ U (mapo)38.512222222222-7.2802777777778Koordinatoj: 38° 31′ N, 7° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 197 m [+] | ||
Areo | 47,9 km² (4 790 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cheles [+] | |||
Cheles [ĉEles] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La loĝantoj nomiĝas cheleros. La censita populacio en 2008 estis de 1308 loĝantoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Cheles situas en la sudokcidenta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 197 m; je 51 km sude de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 47,9 km². Ĝi estas tre proksime de la landlimo kun Portugalio kaj de la akvorezervejo de Alkeva konstruita fine de la 20-a jarcento.
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj el Neolitiko. En la epoko de la reĝo Ferdinando la 3-a oni konkeris la regionon al la araboj kaj la templanoj havis ĝin almenaŭ el 1277 ĝis 1312, kiam tiu estis dissolvita. Dum la 16a jarcento la vilaĝo forlasis sian ĝistiaman lokon en la montaro de San Blas, ĉe la rivero Guadiana al la nuna loko pli sude. Oni forlasis la tiaman fortikaĵon kaj oni konstruis novan en la nova loko el 1508.
Dum la 17a jarcento pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj aliaj krizoj la vilaĝo senloĝiĝis; reloĝiĝis nur post 1668 tre malrapide kaj ĉefe per portugalaj loĝantoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- "Cheles, villa fronteriza" José Antonio Torrado González, Edición: Excmo Ayuntamiento de Cheles. ISBN 84-606-2936-8