Almarza de Cameros
Almarza de Cameros | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26111 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 39 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 2° 36′ U (mapo)42.216111111111-2.5980555555556Koordinatoj: 42° 13′ N, 2° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 065 m [+] | ||
Areo | 28,11 km² (2 811 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Almarza de Cameros [+] | |||
Almarza de Cameros [alMARza dekaMEros] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la suda komarko Nova Kamero.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas komunikita laŭ la montara tre malfacila regiona ŝoseo LR-245 okcidente al la nacia ŝoseo N-111 kun Torrecilla en Cameros norde kaj Pradillo sude kaj oriente kun Muro en Cameros jam en Malnova Kamero.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la Moderna Epoko, Almarza prosperis pro la protekto fare de la Mesta kaj la industrio de la lano. La tolaĵoj fabrikitaj en la 18-a jarcento estis konsumitaj de la lokanoj, sed ankaŭ estis liveritaj al la reĝaj trupoj aŭ eksportataj al la cetero de Iberio. Tiukadre montriĝas bildo de ŝafoen la municipa blazono sub tri arboj simbolo de forstado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tial oni malaltiĝis el 268 ĝis nunaj 36.
La ekonomio estas bazata ĉefe sur la brutobredado, forstado, kaj la rura turismo.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, du ermitejoj, lernejo kiel muzeo, naturaj lokoj kun mirindaj rigardejoj al pejzaĝo ktp.