Aro (komputiko)
Aspekto
En komputado, aro estas datumstrukturo per kiu programisto povas prezenti samnoman koncepton arteorian.
Aroj en Paskalo (programlingvo)
[redakti | redakti fonton]La programlingvo Pascal disponigas tre primitivajn arajn datumtipojn: ĉiuj anoj de paskala aro estas samtipaj, kaj la nombro de elementoj estas limigita per negranda entjero. Tamen super tiaj aroj disponeblas la bazaj arteoriaj operacioj:
- testo pri aparteno
- kunaĵo (sumo)
- komunaĵo (produto)
- simetria diferenco
Pli ĝeneralaj realigoj
[redakti | redakti fonton]En pli ĝeneralaj realigoj la aroj povas havi diverstipajn elementojn. Tial en tiaj realigoj malmulte sencas atribui striktan datumtipon al la variabloj, kaj malmulte sencas distingi «arajn datumtipojn»: tipon de ĉiu objekto oni malkovras nur rultempe.