Arrúbal
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arrúbal (stacidomo). |
Arrúbal | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26151 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 582 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 2° 15′ U (mapo)42.435277777778-2.2511111111111Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 356 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arrúbal [+] | |||
Arrúbal [aRUbal] estas urbo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la norda Komarko de Logronjo kun ĉefurbo en la provinca kaj regiona ĉefurbo Logronjo, je kies okcidento estas Arrúbal. Proksime de la rivero Ebro, tiu loĝloko havas gravan ekonomion, ĉar en ĝia municipa teritorio estas parto de la industria zono El Sequero kaj la termoelektra centralo de Arrúbal.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je ĉirkaŭ 20 km de la rioĥa ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata de la aŭtoŝoseo AP-68 kaj nacia ŝoseo N-232. Laŭ tiuj, ĝi estas inter Agoncillo okcidente kaj Alcanadre oriente, ĉiam paralele al la fluejo de la rivero Ebro.
Historio
[redakti | redakti fonton]La plej frua mencio pri Arrúbal aperis en la 11-a jarcento. Sanĉo Fortúnez, en 1056, donis Agoncillo kaj ĝian domaron Castellu Rubio (Arrubal) al la Monaĥejo de San Juan de la Peña. En 1121 ĝi akiris sian unuan foruon, en kiu aperis Ortí Ortiz kiel posedanto.
La episkopo de Calahorra atribuis al meso de ĝia preĝejo unu trionon de la dekonaĵoj de Haluvar en 1200. En 1378 post la surtronigo de Henriko de Trastámara kiel reĝo de Kastilio, ĝi ekformis parton de la Senjorlando de Kameroj kies senjoro estis Juan Ramírez de Arellano.
En 1812 kadre de la Milito de Hispana Sendependigo, Arrúbal estis unu de la municipoj kiuj ĉeestis en la Konvencio de Santa Coloma, reprezentata de la lokano José Reboiro kiu reprezentis ankaŭ la najbarab Agoncillo-n.[1]
La lokanoj aĉetis la lokon al la tiama posedanto, nome la markizo de Santillana, en 1942 kaj post dek jaroj, en 1952, ili atingis sian separiĝon disde la municipo de Agoncillo, al kiu Arrúbal estis aligita en 1897.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, sed en Arrúbal tute male, pro proksimeco al la provinca kaj regiona ĉefurbo kaj al la ĉefaj komunikvojoj oni stabiliĝis en nunaj 500 loĝantoj.
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la brutobredado, agrikulturo kaj industrio. Lastatempe ĝi funkcias kiel dormurbo de la provinca kaj regiona ĉefurbo.
Vizitindaĵo estas la preĝejo ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Comisionados en la Junta de Santa Coloma - bermemar». www.bermemar.com. Konsultita la 26an de Januaro 2020.