Saltu al enhavo

Bob Swaim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bob Swaim
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1943 (1943-11-02) (80-jaraĝa)
en Evanston
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater École nationale supérieure Louis-Lumière (en) Traduki
Reseda High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
filmproduktoro
aktoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bob SWAIM (Evanston, Ilinojso, 2a de novembro 1943) estas usona kina reĝisoro kaj scenaristo, kaj porokaza aktoro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

En 1965, li instaliĝis en Parizo kaj ekstudis etnologion en la Sorbono. Li oftis en la Cinémathèque, kaj ekdediĉis sin al kino, studis en École Louis Lumière kaj ĝis kameraisto antaŭ dediĉi sin al reĝisorado. Li faris en 1971 sian unuan kurton, nome Autoportrait d'un pornographe, kaj en 1977 sian unuan longan filmon, nome La nuit de Saint-Germain-des-Prés, adaptaĵo de la aventuroj de la detektivo Nestor Burma, kreita de Léo Malet.

Pro sia dua filmo, La Balance, kun Nathalie Baye kaj Philippe Léotard, li famiĝis por la granda publiko. Tiu filmo havigis al li tri premiojn César en 1983. Pro tiu sukceso, li estis dungita de la MGM por filmi en sia naskolando: li filmis Escort Girl kun Sigourney Weaver kaj la trileron Masquerade.

Poste li filmis en naturaj lokoj en Maroko L'Atlantide laŭ la romano de Pierre Benoit. Bob Swaim tuj filmis en 1997 Le défi, premiita en Berlino. Li revenis al longa filmo per Nos amis les flics, publikigita en 2004.

  • 1971 : L'Autoportrait d'un pornographe
  • 1972 : Vive les Jacques
  • 1977 : La nuit de Saint-Germain-des-Prés
  • 1982 : La Balance
  • 1986 : Half Moon Street
  • 1988 : Masquerade
  • 1992 : L'Atlantide
  • 1994 : Parfum de meurtre (TV Canal+)
  • 1995 : Femme de passions (TV Canal+ kaj TF1)
  • 1997 : Maître Da Costa (France 2 serio) (epizodo: "Le Doigt de Dieu") kun Roger Hanin, laŭ romano de Frédéric Dard
  • 1998 : The Climb (premio UNICEF en la Berlina Festivalo)
  • 2004 : Nos amis les flics
  • 2006 : Lumières noires (mez-longa dokumenta filmo)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]