Cómpeta [KOMpeta] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la plej sudorienta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
Ĝi estas en la komarko Axarquía [aĥarKIa]. La urba kerno etendiĝas sur la suda deklivaro de la Sierra de Almijara. Estas je 638 metroj super la marnivelo kaj distas 6,8 kilometrojn for de Sayalonga kaj 22,4 de Vélez-Málaga, dum je 51,5 km for el Malago ĉefurbo.
La plej alta punkto estas La Maroma (2.065 m). La orografio de la municipa teritorio estas tre kruta, speciale nordoriente, kie ĝi limas kun la provinco Granado. Aliaj gravaj altaĵoj estas Cerro Lucero (1.779 m), Cisne (1.600 m) Verde (1.554 m) kaj Tajo de las Grajas, kiu estas 200 metrojn longa.