Gargallo (Teruelo)
Gargallo | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44558 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 91 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 50′ N, 0° 35′ U (mapo)40.8359608-0.58382359999999Koordinatoj: 40° 50′ N, 0° 35′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 941 m [+] | ||
Areo | 30,079797 km² ( 300 7.9 797 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gargallo (Andorra) [+] | |||
Gargallo [garGAljo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudo de la nordorienta komarko Andorra-Sierra de Arcos, kies komarka ĉefurbo estas Andorra mem. La loknomo Gargallo eble estas komprenebla kiel aludo al la kanto de la virkoko (gallo) kaj tiukadre aperas virkoko en la municipa blazono.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 91 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas trapasata per la nacia ŝoseo N-211 inter 186 kaj 193 km, koincide kun la ŝoseo N-420. Krome, la regiona ŝoseo A-1702 ebligas komunikadon kun Ejulve, kaj la loka ŝoseo E-1332 konektas kun Estercuel.
La altitudo de la loĝloko ĉe monteto estas de 941 msm, pro kio estas malvarma vetero. Ĝi estas ĉe la Iberia Sistemo, mildigita per la valo de la rivero Escuriza, alfluanto de la rivero Martín. Nordoriente estas monto Muela Alta (1092 m), kaj sude monteto Campillo (1127 m). La teritoria altitudo gamas inter 1140 m sudokcidente kaj 800 m borde de la rivero Escuriza.
Nordokcidente: Estercuel | Norde: Crivillén | Nordoriente: La Mata de los Olmos |
Okcidente: Cañizar del Olivar kaj Estercuel | Oriente: Molinos | |
Sudokcidente: Cañizar del Olivar | Sude: Ejulve kaj La Zoma | Sudoriente: Ejulve |
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Gargallo oni malaltiĝis el pli ol 600 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 98 loĝantoj.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la domego Telefónica, la preĝejo, la ermitejo, la turo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.