Dolĉa kapsiko
Dolĉa kapsiko (konata ankaŭ kiel milda kapsiko aŭ sonorila kapsiko en angla)[1] estas kultivaroj de la legoma specio Capsicum annuum.[2] Kultivaroj de tiu planto produktas fruktojn en diversaj koloroj, kiaj ruĝa, flava, oranĝa, verda, ĉokolad/bruna, vanil/blanka, kaj purpura. Dolĉaj kapsikoj estas foje grupigitaj kun malpli akraj kapsikovariaĵoj kiel "mildaj kapsikoj". Kapsikoj estas indiĝenaj de Meksiko, Centrameriko, kaj norda Sudameriko. La nervoj kaj semoj ene de dolĉaj kapsikoj povas esti konsumataj, sed kelkaj personoj trovas ties guston iom pli amara.[3] Kapsikaj semoj estis portitaj al Hispanio en 1493 kaj el tie disvastiĝis al aliaj landoj de Eŭropo, Afriko kaj Azio. Nuntempe, Ĉinio estas la plej granda kapsika produktanto de la mondo, sekve de Meksiko kaj Indonezio.
Idealaj kreskokondiĉoj por dolĉaj kapsikoj estas varma grundo, ideale 21 al 29 °C (70 al 84 ℉), kio iĝas humida sed ne akvotroa.[4] Dolĉaj kapsikoj povas suferi pro abundo de humido kaj tro altaj temperaturoj.
Nutrenhavo
[redakti | redakti fonton]La kapsikoj de la genro Capsicum estas tre riĉaj fontoj de kontraŭoksidantoj kaj vitamino C. La nivelo de karoteno, kaj de likopeno, estas naŭ fojojn pli alta en ruĝaj kapsikoj. Ruĝaj kapsikoj havas dufoje la enhavon de vitamino C de verdaj kapsikoj.[5]
Produktado
[redakti | redakti fonton]Lando | 2004 | 2005 | 2006 | 2007 |
---|---|---|---|---|
Ĉinio | 12,031,031 | 12,530,180 | 13,031,000 | 14,033,000 |
Meksiko | 1,431,258 | 1,617,264 | 1,681,277 | 1,690,000 |
Indonezio | 1,100,514 | 1,058,023 | 1,100,000 | 1,100,000 |
Turkio | 1,700,000 | 1,829,000 | 1,842,175 | 1,090,921 |
Hispanio | 1,077,025 | 1,063,501 | 1,074,100 | 1,065,000 |
Usono | 978,890 | 959,070 | 998,210 | 855,870 |
Niĝerio | 720,000 | 721,000 | 721,500 | 723,000 |
Egiptio | 467,433 | 460,000 | 470,000 | 475,000 |
Suda Koreio | 410,281 | 395,293 | 352,966 | 345,000 |
Nederlando | 318,000 | 345,000 | 318,000 | 340,000 |
Rumanio | 237,240 | 203,751 | 279,126 | 280,000 |
Ganao | 270,000 | 270,000 | 277,000 | 279,000 |
Italio | 362,430 | 362,994 | 345,152 | 252,194 |
Tunizio | 255,000 | 256,000 | 256,000 | 250,000 |
Alĝerio | 265,307 | 248,614 | 275,888 | 233,000 |
Hungario | 126,133 | 113,371 | 206,419 | 207,000 |
Maroko | 182,340 | 190,480 | 235,570 | 192,000 |
Serbio* | 159,741 | 167,477 | 177,255 | 150,257 |
Japanio | 153,400 | 154,000 | 146,900 | 150,000 |
Israelo | 129,100 | 134,700 | 150,677 | 136,000 |
Mondo | 24,587,124 | 25,261,259 | 26,252,907 | 26,056,900 |
- Noto: Serbio antaŭ 2006 inkludis Montenegron
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Oranĝa dolĉa kapsiko
-
Ruĝa dolĉa kapsiko, unuo kaj duono
-
Purpura dolĉa kapsiko
-
Ruĝaj dolĉaj kapsikoj
-
Japana verda kapsiko
-
Verda, flava kaj ruĝa kapsikoj
-
Kapsika floro de Quadrato d'Asti Giallo
-
Duaranga frukto kreskanta ene de Capsicum annuum
-
Ruĝa dolĉa kapsiko kiel ornamaĵo
-
Flava dolĉa kapsiko
-
Verda dolĉa kapsiko
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Wells, John C. (2008), Longman Pronunciation Dictionary (3rd ed.), Longman, p. 123, (ISBN 9781405881180)
- ↑ Pharmacognosy and Health Benefits of Capsicum Peppers (Bell Peppers)
- ↑ http://www.livestrong.com/article/447429-should-i-eat-a-raw-bell-pepper/
- ↑ Growing Peppers: The Important Facts. GardenersGardening.com. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 10-a de januaro 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2015-12-15. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-01-27. Alirita 2015-12-15.
- ↑ University of the District of Columbia. Peppers. Center for Nutrition, Diet and Health. Alirita 13a de Marto 2013.
- ↑ Table 64—World bell and chile peppers: Production 1990–2007. United States Department of Agriculture. Alirita 2011-05-08.