Dentoteknikisto
Aspekto
Dentoteknikisto estas persono kiu faras dentokuracajn aĵojn por la dentaro de la paciento. Li/ŝi plejofte faras tion en dentoteknikista laboratorio laŭ komisio de dentisto, dentprotezikisto aŭ alia dentkuracisto, kiel makzelkirurgo aŭ ortodentisto.
Tiam temas precipe pri denta enplantaĵo, pontoj, kronoj aŭ dentprotezoj. Ĉi tiuj aĵoj estas unikaj kaj individuaj, kaj ili devas esti nedistingeblaj de naturaj ekzempleroj.