Ftalato
La ftalatok (de ftala anhidrido kaj siavice de nafto[1]) aŭ esteroj de ftalata anhidrido estas grupo de kemiaj kombinaĵoj uzitaj ĉefe kiel plastigiloj (nome substancoj aldonitaj al la plastoj por pliigi ties flekseblecon). Unu de ties plej oftaj uzoj estas la konverto de la poli(vinil-klorido) (PVC) de malmola plasto al alia fleksebla.
La esteroj de la ftalata acido estas la esteroj dualkilaj aŭ arilaj de la acido benceno-1,2-dikarboksila. La nomo ftalato derivas de la tradicia nomenklaturo de ftalata acido. Kiam ili estas aldonitaj al la plastoj, la ftalatoj ebligas, ke la molekuloj lorgan de polivinilo fluas unuj super aliaj. La ftalatoj prezentas malaltan solveblon en akvo kaj altajn en oleoj, same kiel malaltan forfuglecon. La polusa karboksilata acido apenaŭ kontribuas al la fizkaj proprecoj de la ftalatoj, escepte kiam la grupoj R kaj R' estas tre malgrandaj (tiaj kiel grupoj metilo kaj etilo). Temas pri nekoloraj kaj neodoraj likvoj produktitaj per reakcio de la ftalata anhidrido kun alkoholo kongrua (normale alkoholoj de inter 6 kaj 13 karbonoj).
Ĝis 2004, la fabrikistoj produktis ĉirkaŭ 400 000 tunoj de ftalatoj jare. Ili ekestis produktitaj en la 1920-aj jaroj, kaj en grandaj kvantoj ekde la 1950-aj jaroj, pro la nasko de la PVC.
La ftalatoj kun malgrandaj grupoj R kaj R' estas uzataj kiel solvantoj en parfumindustrio kaj pesticidoj.
La ftalatoj estas uzataj ofte ankaŭ en la ungovernisoj, gluoj, mastikoj, farbopigmentoj, ludiloj de infanoj kaj en la majoritato de la seksohelpiloj.
En tiu lasta okazo, la procento de ftalatoj uzita en seksoludiloj gamas el 40% ĝis 80% de la totala pezo de la produkto, kio estas multe pli granda ol en ajna alia produkto kiu inkludas ftalatojn. Ĉar la fabrikistoj devas fari ke iliaj produktoj estus plej mildaj eble, ne nur aldonas nivelojn de ftalatoj pli grandaj ol tiuj permesitaj por fabriki infanajn ludilojn, sed ili aldonas pli grandan kvanton de stabililoj de zinko, plumbo, stano, bario aŭ kadmio.