Saltu al enhavo

Fuentelmonge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelmonge
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 42220
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 64  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 2° 11′ U (mapo)41.420277777778-2.1861111111111Koordinatoj: 41° 25′ N, 2° 11′ U (mapo) [+]
Alto 866 m [+]
Areo 42,24 km² (4 224 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentelmonge (Provinco Sorio)
Fuentelmonge (Provinco Sorio)
DEC
Situo de Fuentelmonge
Fuentelmonge (Hispanio)
Fuentelmonge (Hispanio)
DEC
Situo de Fuentelmonge

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelmonge [+]
vdr

Fuentelmonge [fŭentelMONĥe] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco, kaj subkomarko Las Vicarías.

La loknomo Fuentelmonge estas etimologie komprenebla kiel Fonto de la Monaĥo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
Loko de Fuentelmonge en la provinco Sorio.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 42,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 64 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 550 loĝantojn el la 1940-aj jaroj.

Ĝi distas 57 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Torluenga, Cañamaque, Monteagudo de las Vicarías kaj oriente kun la provinco Zaragozo, Aragono.

En ĝia teritorio inklude en la Reto Natura 2000 estas la Birdoprotekta Areo ZEPA konata kiel Monteagudo de las Vicarías, okupanta 3 977 hektarojn, nome 26 % de la teritorio.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 11-a jarcento. La fondo de la loko ŝajne datas de 1250 ĝis 1280, sed unua fidinda informo estas de la censo farita en 1530, en kiu oni registris 108 lokanojn; de 1588 estas konservataj la plej fruaj baptoregistroj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejo, la ermitejo, tradicia arkitekturo kaj ruinoj de gvatoturo kaj ĉirkaŭa bieno.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]