Karlo Ŝtajner
Karlo Ŝtajner | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Karl Steiner | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1902 en Vieno | |
Morto | 1-an de marto 1992 (90-jaraĝa) en Zagrebo | |
Etno | aŭstroj vd | |
Lingvoj | germana • kroata vd | |
Ŝtataneco | Jugoslavio vd | |
Partio | Communist Youth of Austria (en) Komunista Partio de Jugoslavio vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto publikigisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Karlo ŠTAJNER (naskiĝinta kiel Karl Steiner la 15-an de januaro 1902 en Vieno, mortinta la 1-an de aprilo 1992 en Zagrebo) estis jugoslavia komunisto de aŭstra origino kaj viktimo de la sovetia diktatoro Stalino.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante juna libropresad-lernoknabo Štajner aliĝis en 1919 al la komunisma movado (li iĝis membro de la Komunisma junularo aŭstria kaj poste membro de la centra komitato de tiu ĉi organizaĵo); du jarojn poste li iris al Jugoslavio por kunlabori kontraŭleĝe en la Ligo de Komunistoj de Jugoslavio sendite tien fare de la aŭstraj kamerado kiel teknika helpisto. Persekutitie far la policanoj li devis en 1931 fuĝi el Jugoslavio kiu estis iĝinta lia dua patrujo.
Sekvis restadoj en Parizo (iri en la francan ĉefurbon estis estinta ideo de Anton Mavrak, la tiama organizsekretario de la Komunisma partio jugoslavia), Vieno (tie li volis krei kaŝan presejon por prepari propagandmaterialon por la balkanaj regionoj) kaj Berlino (tien li venis helpe de Georgij Dimitrov kaj evitis tiel la transdoniĝon al la jugoslavaj aŭtoritatoj). Sed pro sia nebridebla revolucia agademo li ĉie ajn ekkonfliktis kun la polico. En 1932 li finfine ekziliĝis al Sovetunio, en landon kie li volis obstini ekkoni la plenumon perfektan de ĉiuj siaj idealoj. La Komunista Internacio komisiis al li la gvidadon de granda presa kaj eldona entrepreno en Moskvo. Tie li ankaŭ konatiĝis kun sia edzino Sonja kiun li baldaŭ poste edzinigis kaj kiu dum longaj jaroj da malliberiĝo restis fidela al li.
Kiam en 1936 la Granda Teroro de Stalino ekis kaptitis la 4an de novembro nokte ankaŭ Štajner. Unue lia prizono estis la fifamega Lubjanka en la rusa ĉefurbo antaŭ ol esti transportita tra la Solovecaj insuloj en la Blanka maro al Norilsk de malantaŭ la Polusa cirklo; tie li restis dekon da jaroj apenaŭ postvivonte. De tie li venis en la internigejon Tajŝet en eostan Siberion. Post la liberiĝo post 17 jaroj li ekziligitis je vilaĝo ĉe la malsupran fluejon de Jenisejo kie li laboris kiel masonisto. Nur en 1956 li rehabilititis kaj povis reveni Jugoslavion danke al la helpo de la jugoslavia ambasadejo en Moskvo. Oferton de 1949 rompi kun la politiko de Tito kontraŭ privilegioj li rifuzis. Dumkaptitece li laboris i.a. ankaŭ ĉe fervojlinioj.
Tuj post la reveno patrujen li verkis la furorlibron 7000 tagoj en Siberio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- 7000 tagoj en Siberio (traduko en Esperanton) SAT, Parizo 1983
- "7000 dana u Sibiru", Globus, Zagrebo (1971)
- "Povratak iz Gulaga", Naprijed, Zagrebo (1981)
- "Ruka iz groba", Globus, Zagreboo (1985)