Hidroelektra centralo
Hidroelektra centralo (aŭ Akvoelektra centralo) estas elektra centralo, kiu uzas fluantan aŭ falantan akvon por movigi turbinon; (Hidraŭlika turbino). Ili troviĝas en rojoj kaj riveroj kun jes aŭ ne artefarita baraĵo. La niveldiferenco kaj la fluokvanto estas difinaj por la funkciado.
En Suda Ameriko tri kvaronoj de la elektra energio venas de hidroelektraj centraloj. La uzo de akvoforto (ankaŭ nomata "blanka karbo") ne alportas poluadon aŭ danĝeran radioaktivan restaĵon.
La aserto, ke "hidroelektraj centraloj estas rigardataj kiel produktiloj de verda energio" certe ne en ĉiuj kazoj validas. Precipe la grandaj projektoj de bariloj, plej aktuale la Baraĵo Tri Gorĝoj, kaŭzas severajn detruojn de la naturo kaj ofte okazas deviga translokigo de la enloĝantaro. La kalkulo, ĉu la gajno el la produktado de elektro, vere rekompensas al la detruaj sekvoj, ne ĉiam okazas honeste.
Kutime kun la akvobarilo estas ligitaj aliaj funkcioj (akvumo de agrikultura grundo, provizo de pura akvo por la industrio), kiuj ne ĉiam kaj ĉiumomente harmonias kun maksimuma produktado de elektra energio. La barilo retenas nutran ŝlimon kaj sablon, kiu estas bezonata en la malsupraj regionoj de la rivero kaj anstataŭenda per artefaritaj kemiaj produktoj.
Grandegaj neuzitaj kapacitoj troviĝas en la malgrandaj kaj adaptitaj projektoj, kiuj liveras elektran kurenton por vilaĝoj kaj malgrandaj urboj multe pli malmultekoste ol sunpaneloj.
Listo de kelkaj gravaj hidroelektraj centraloj
[redakti | redakti fonton]- Funkciantaj:
- Hoover Dam, Usono, finpretigita en 1936, 2 074 Megavato (MW)
- Itaipu, Brazilo/Paragvajo, finpretigita en 1983, 12 600 MW
- Akvorezervejo Yacyretá, Argentino/Paragvajo, 3 200 MW
- Guri, Venezuelo, finpretigita en 1986, 10 300 MW
- Grand Coulee Dam, Usono, finpretigita en 1942, en 1980 plivastigita al 6 900 MW
- Ŝuŝenkoje, Rusio, finpretigita en 1983, 6 400 MW
- Churchill Falls, Kanado, finpretigita en 1971, 5428 MW, plivastigita al 9 252 MW
- Sluis- en Stuwcomplex Amerongen Nederlando
- Centralaro de la golfo James, Kanado, 16 500 MW
- Centralaro Manic-Outardes, Kanado, 10 500 MW
- Baraĵo Tri Gorĝoj, Ĉinio, unua kurento julio 2003, finpretigita en 2011, 18 200 MW